article

Estas aparta artikolo pri romia dio Vulkano.


Geografio > Vulkano
Stromboli Eruption.jpg Vulkano (latine “vulcanus” - fajro, fajrero) estas konusforma monto, kiu kreiĝis super kanaloj kaj fendoj de terkrusto, per la erupto en teran surfacon de lafo, cindro, varmegaj gasoj, akvovaporo kaj solidaĵoj de montorokoj (bomboj kaj rokeroj). Oni distingas laŭ aktiveco aktivajn, dormantajn kaj estingiĝintajn vulkanojn.

Laŭ erupto kaj lafo, oni distingas:

Modernaj vulkanoj troviĝas laŭ grandaj rompoj kaj tektonike movantaj zonoj, pleparte ĉe la insuloj kaj bordoj de Pacifiko kaj Atlantiko. Nun en la mondo estas ĉirkaŭ 850 vulkanoj; el ili, 80 troviĝas sub la akvo. Kelkaj aktivaj vulkanoj estas: Kljuĉevskaj Sopka (Kamĉatko), Vezuvio (Italio), Isalko (Salvadoro), Mauna-Loa (Havajo).

La plej altaj vulkanoj


VulkanoLandoAlteco, m
LlullaillacoĈilio kaj Argentino6723
Antafalla Argentino 6450
Gualatiro Ĉilio 6060
Lascar Ĉilio 5990
Cotopaxi Ekvadoro 5896
KilimanĝaroTanzanio 5895
El-Misto Peruo 5823
TupungatitoĈilio 5640
CitlaltepetlMeksiko 5610
Sangay Kolombio 5325

Aliaj konataj vulkanoj


Popocatepetl (Meksiko, 5465) - Sangai (Ekvadoro, 5230) - Kljuĉevskaja Sopka (Rusio, 4750) - Mauna-Loa (Usono, Havajo, 4170) – Fuĝiama (Japanio, 3776) – Etna (Italio, Sicilio, 3263) - Monto Saint Helens (Usono, Vaŝingtono, 2950) - Vezuvio (Italio, 1280) - Erebus (Antarktio) - Mauna Kea (Havajo)

Faktoj pri vulkanoj


  • En Indonezio, en Sunda markolo, inter insuloj Sumatro kaj Javo troviĝas vulkandevena insulo Krakatao. En 1883 jaro Krakatao eruptis. Vulkana bruo aŭdeblis eĉ en Aŭstralio, kiu distancas je 5 000 km. Hodiaŭ en ĝia loko estas nova vulkano, kiun oni nomis 'Krakatao-filo'.

  • Estas interese, ke 1973 subite “vekiĝis” vulkano Hejmej, en Islando. Ĝis tiam oni kredis, ke ĝi estis estingiĝinta.

  • La unua al ni konata erupto de vulkano Vezuvio okazis en 79 p.K. Tiam la lafo, kotfluoj kaj cindro enfosis tri urbojn - Pompeion, Stambion kaj Herkulaneon. Oni pensas, ke antaŭe ĝi eruptis en 8 a.K. La fortaj eruptoj okazis en 1631, 1794, 1822, 1872, 1906 kaj 1944 jaroj.

geografio | Vulkanoj

Llosgfynydd | Vulkan | Vulkan | Volcano | Volcán | Volcan | Vulcano (geologia) | 火山 | Vulkaan | Wulkan | Vulkan | 火山

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Vulkano".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld