Vajango estas praa pupa ludo en Indonezio. Antaŭ ol la hinduismo atingis Indonezion, la praloĝantoj de Indonezio jam konis la ludon. En la java lingvo vajang signifas “ombro", sed estas uzata en la senco de spirito. La ombroludo iĝis tradicio de la indonezianoj kaj ties figuroj (Vajang Golek) (la kapo de la pupo sidas sur bastono, kovras la korpon teksaĵo kaj oni movas la pupon per bastonetoj) estis skulptitaj, pentritaj kaj vestitaj lignofiguroj, kiujn oni movis per fadenoj; pentraĵoj sur montrotabuloj aŭ privestitaj homoj.
Per penetro de la hinduismo kaj islamo, tiuj religioj eluzis la vajangon por diskonigi sian kredon kaj forgesigis la praajn ludojn. Tiam ekz-e la hinduoj prezentis per vajango historion pri Mahabharato kaj Ramajano.
Ĉar la islamo ne permesis prezenti diojn kaj diinojn, oni volis elpensi ion novan por savi la ludon. Kiam Raden Patah, reganto en la Reĝlando de Demak (Javo) volis spekti tradician vajangon, petis sed ne ricevis permeson por tio de Walis (religia gvidanto). Tiel li permesis fari la figurojn el ledo (vajang’ purva’) kaj oni prezentis ne la figurojn mem, sed iliajn ombrojn. Tio estis la naskiĝo de la ombroludo (vajang’ kulit), kiel oni nun konas tion.
En la ne-islama parto de Indonezio, troviĝas ankoraŭ vajang’ golek-prezentoj, la vajang klitik montras trairan formon inetr vajang golek kaj vajang kulit. La figuroj de vajang’ klitik’ estas pentritaj skulptaĵoj el plata ligno (maks. 5–15 mm dika) kun moveblaj brakoj, fiksita kapo. Oni povas ludi kun ili tage kaj nokte. Tiu tipo estas verŝajne la plej malnovaj vajang-figuroj. La figuroj de vajang’ kulit’ pretiĝas el netanitaj akvobubala aŭ el bova haŭto.
La vajango kun vivaj personoj (Sendratari) troveblas sur Balio (vajang topeng).
En centra kaj orienta Javo, oni ludas specojn el Menak, la historiojn de Amir Hamzah, onklo de la profeto Mahometo (tiujn historiojn oni elpensis en la 16-a jarcento por disvastigi la islamon). Tion oni nomas mallonge Vajang Menak. En okcidenta Javo male al tio, oni preferas en Vajang Golek, la historiojn de Mahabharata kaj Ramayana.
La pupoj prezentas historiojn el la Reĝlando de orienta Javo: Jenggala, Kediri kaj Majapahit. El Jenggala kaj Kediri derivas la historioj de Raden Panji kaj Cindelaras, kiuj estas vilaĝaj junuloj kaj kiuj vivtenas sin per batal-virkokoj.
La baliaj figuroj tradicie estas pli kompaktaj. Tiuj de Lombok okulfrape similas al realaj personoj kaj objektoj (aŭtoj, aviadiloj, ŝipoj).
Vajang-Kulit-pupo estas farita permane dum semajno helpe de diversaj metioj.
Post mansigno de la pupludanto (dalang-o) muzikisto(j) eksonigas siaj(n) instrumentoj(n). Nun la dalango malvolvas bildojn, kiuj rilatas al la prezentota historio. Parolante kaj kantante li pli detale rakontas ĝin. Tiamaniere li malvolvas plurajn bildojn unu post la alia. Ĉiu el ili prezentas rakontaĵon aŭ parton de ĝi. La enhavo venas el la naciaj eposoj Ramajano kaj Mahabharato, el la reĝlando Jengala, aŭ de profanaj rakontaĵoj el aliaj reĝlandoj aŭ vilaĝoj.
Wayang | Wayang | Wayang kulit | Wayang | ワヤン・クリ | Wayang | Wajang