article

Gimnospermoj > Pinofitoj > Taksacoj > Taksuso


taksuso.jpg

Taksuso estas genro kun multaj specioj. Plej konata estas la eŭropa taksuso (Taxus baccata), kiu estas unuseksa planto. La folioj estas malhelverdaj, la pingloj plataj kaj staras kombilforme. Ĝi ne havas tipan strobilon, rezinoduktojn. La tuta planto enhavas venenan alkaloidon (taksinon), kiu tre danĝeras por ĉevaloj, ŝafoj, bovoj, kiuj volonte manĝas la plantoŝosojn. La ligno estas ruĝbruna, kompakta, tiel valora kaj peza. En mezepoko ĝi multe utilis por fari pafarkojn.

La gineceaj floroj enhavas surpinte unu ovolon. La nigrajn semojn kovras semomantelo (arillus) suka, ruĝa, pinte malfermita.

taksusofr.jpg

Specioj:

  • Taxus baccata (Europa taksuso)
  • Taxus brevifolia (Okcidentusona taksuso)
  • Taxus canadensis (Kanada taksuso)
  • Taxus chinensis (Ĉina taksuso)
  • Taxus cuspidata (IĉiiDaisenkjaraboku Japana taksuso)
  • Taxus floridana (Florida taksuso)
  • Taxus globosa (Meksikia taksuso)
  • Taxus mairei
  • Taxus sumatrana (Sumatraa taksuso)
  • Taxus wallichiana (Himalajaa taksuso)

Pinofitoj

Taks (Taxus) | Eiben | Yew | If (Botanique) | イチイ | Cis (drzewo)

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Taksuso".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld