Saloj estas jonaj kombinaĵoj, kiuj posedas ian ajn negativan jonon krom hidroksida jono (OH-), kaj ajnan pozitivan jonon krom hidrogena jono (H+).
Multaj saloj troviĝas en la naturo, kaj miriadoj da aliaj estis preparitaj en la laboratorio. Natria klorido (NaCl), kuir-salo aŭ tabla salo, estas verŝajne la plej konata el ĉiuj saloj. Sed kiam oni uzas la terminon salo, oni devas pensi en ĝenerala maniero, kaj ne uzi ĝin sole por NaCl.
Kelkaj saloj
Salo kaj la ĉina historio
Ĉinaj kaj alilandaj sociologoj konstatis, ke en la pratempo la homoj emis loĝi ne nur ĉe fonto de akvo sed ankaŭ ĉe tiu de salo. Salo, samkiel akvo, funkcias kiel magneta kampo por la homa vivo kaj ludis gravan rolon en formiĝo de primitivaj triboj, kompreneble, por salo ankaŭ okazis batalo inter ili.
ORIGINO DE LA ĈINA CIVILIZACIO
La baseno de la Flava Rivero estas lulilo de la ĉina nacio kaj en suda Shanxi-provinco, kie kuniĝas la meza kaj malsupra partoj de la Flava Rivero, estis sala lago kun perimetro de 60 km, kiun oni nomis Salproduktejo Oriente de Ia Flava Rivero. Proksime de la lago oni malkovris restajojn kun historio de 1.8 milionoj da jaroj, 600 mil jaroj kaj 5000-3000 jaroj respektive. La besta osto bruligita antaŭ 1.8 milionoj da jaroj estas plej frua atesto pri fajrouzado de la homoj. Huangdi estas rigardata kiel prapatro de la ina nacio. Li estis tribestro en la lasta periodo de la primitiva socio. Legendo diras, ke li gvidis akran batalon kantraŭ (a suda tribo gvidata de Chiyou. Fine Chiyou estis senkapigita kaj lia sango transformiĝis en salakvon de ta lago. Hodiaŭ sude de la lago ankoraŭ estas vilago kun la nomo Chiyou. La unuan de la kvara monato ĉiujare laŭ ĉina lun-kalendaro ĉiuj vilaĝanoj pendigas soforajn frondojn sur sia pardo, dum membroj de aliaj vilaĝoj pendigas glediĉiajn frondojn antaŭ sia domo. La kutimo devenis de antikva legendo: Post morto de Chiyou fantomoj tumultis ĉe la lago kaj estis mortigitaj de iu generalo. Tiam la soldatoj de Chiyou estis kovritaj per soforaj frondoj, dum iliaj rivaloj per ta glediĉiaj.
Arkeologoj multe interesiĝas pri la kaŭzo de la batalo. Jam de antikve en suda Ĉinio estas varmete kaj abundas pluvo. Tie la tero estas fekunda, riveroj multaj, arboj kaj herboj prosperaj, kaj la naturaj fontoj de manĝaĵoj multe pli abundaj ol tiuj ĉe la supre menciita lago, sed kial Chiyou avidis Ia mezan kaj malsupran basenojn de la Flava Rivero? Pluraj erudiciuloj konjektis, ke li sin trudis norden por rabi salon. Tio kompreneble indignigis ĉiujn tribojn ĉirkaŭ la sala lago. Ili do kune batalis kontraŭ Chiyou, elektinte Huangdi, kiu rajtis disponi je la lago, kiel estron de la alianca armeo. Ankaŭ la posteuloj de Huangdi, nome, Yao, Shun kaj Yu, starigis sian ĉefurbon en loko distanca de la sala lago je 20-140 km.
SALFARADO
En antikvaj libroj legiĝas multaj tekstoj pri specoj de salo: nigra, blanka, kristala, ruĝa kaj verda. Salo kaŝas sin en lago, maro, fonto, puto kaj roko, kaj en la nacimalplimultaj lokoj nordokcidente de Ĉinio, salo sin trovas eĉ sur arboj kaj herboj. Niaj antikvuloj, profitante de la lokaj kondiĉoj, inventis teknikon de salfarado.
Salfaristoj ĉe la lago faris multajn cisternojn kaj kondukis tien salakvon el la lago kaj post sunumado akiris salon. La vento de sudo tre favoris salfaradon. Kiam forte blovis vento de sudo, post nokto salo estis pretigita en la tuta cisterno. Se la vento blovis de oriento, nordo kaj okcidento, do la pretigita salo estis amara, kun koloro malplaĉa, kaj ne estis manĝebla, tian salon oni forskrapis kaj forjetis. Estas strange, ke por fari salon oni ofte verŝas dolĉan akvon en la cisternon. Se falis pluvo antaŭvespere de la pretiĝo, do la salo estis bonkvalita - la saleroj estis kristalaj. Lertaj salfaristoj estis kapablaj antaŭscii la veteron.
En okcidenta Ĉinio estas multe da sallagoj kaj en la orienta parto de Ĉinio abundas mara salo. Historia verko notas, ke en la periodo de Huangdi estis Susha, kiu kapablis fari salon el marakvo per kuirado. La antikva ĉina ideogramo kun la signifo de salo tre similas al la homo, kiu kuiras salakvon por akiri salon. Ĉe maro salfaristoj sciis multajn metodojn por akiri densan salakvon. Post fluso oni forskrapis multe da salaj krustoj ĉe maro, ripetfoje lavis ilin en marakvo kaj tiamaniere akiris salon. Oni disŝutis cindron de tritika aŭ riza pajlo aŭ fragmito sur plaĝon, piedbatis ĝin kaj en la sekvinta mateno, post kiam leviĝis nebulo, aperis salo, kaj kiam ardis la suno en la tagmezo, oni kolektis salon kaj cindron kune kaj kuiris ilin por akiri salon. Oni ankaŭ fosis profundan kavon ĉe maro, tegis ĝin per tabuloj, bambuoj, fragmitaj matoj kaj subtila sablo. Post fluso oni forprenis la kovrajojn kaj prilumis la akvon per lampo. Kiam la salakva vaporo estingis la lampon, oni do ĉerpis Ia akvon por fari salon. Oni kuiris la salakvon en poto metala, bambua aŭ argila. Poste por ŝpari brullignon, oni do rekte sunumis salakvon.
En Sichuan kaj Yunnan de sudokcidenta Ĉinio, malproksime de maro, salo sin kaŝas profunde sub la tero. Jam antaŭ 2 100 jaroj oni sciis fosi puton por ĉerpi salakvon. En putfosado ili ekster sia atendo malkovris naturan gason kaj nomis tian puton fajra puto. Ili kuiris la putakvon rekte per la gaso por akiri salon.
En la 3-a jc. la salputoj de Sichuan senescepte estis malprofundaj kun larĝa aperturo. luj larĝis 100 metrojn, sed profundis nur 10-100 metrojn. Estis malfacile fari tiajn putojn kaj plie la putomuroj estis facile difekteblaj. En la 11-a jc. Sichuan-anoj focis per borilo vertikalan puton kun aperturo larĝa kiel tiu de bovlo, t.e. la salfaristoj ne bezonis malsupren iri al la fundo por fari la puton pli profunda. Kiel do ĉerpi salakvon de la fundo? Ili el bambuaj tuboj faris simplan pumpilon kun leda piŝto kaj per ĝi ĉerpis salakvon. Tiu metodo poste estis uzata ankaŭ en Yunnan.
En 1835 en la urbo Zigong de Sichuan, oni unuafoje en la mondo boris puton profundan je pli ol 1 000 metroj. Oni diris, ke poste eksterlandanoj uzis tiun metodon en borado de oleputo.
ANTIKVA POLITIKO PRI SALO
En Ia ĉina historio estis praktikataj diversaj politikoj pri salo, iuj el ili favoris la landon kaj aliaj malutilis al ĝi. La politiko praktikata de Qi-regno en la periodo de Printempo kaj Aŭtuno (770476 a.K.) ja estis pozitiva. Guan Zhong estis grava politikisto de Qi-regno. Li bone sciis ekonomikon. Li opiniis, ke oni avidas profitojn kaj evitas danĝerojn, kio estas tre komprenebla por la homoj. Guan diris, ke komercistoj senlace klopodas tagnokte ĝuste por profito, tial la regantoj devas fari ion por gajni profiton, potencigi la landon kaj riĉigi la popolon.
Foje Xiao Bai, suvereno de Qi-regno, diris al Guan Zhong, ke li volas imposti domojn, arbojn, brutojn, kampojn kaj loĝantojn por pliigi la financon de 1a registaro. Guan Zhong malaprobis tion, dirante, ke tio signifas devigi la popolon malkonstrui domojn, forhaki arbarojn, buĉi brutojn kaj forlasi kampojn, sekve de tio, ili malproksimiĝos de la regnestro, sed Qi, kiel regno montoza kaj ĉemara, devas ĉasi la profitojn de montoj kaj maroj kaj plej grave estas monopoligi vendon de salo, ĉar salo estas same grava kiel rizo al la popolanoj, kaj tia politiko estas akceptebla de ili. Guan Zhong opiniis, ke en la terkultura sezono la registaro devas malpermesi al la loĝantoj fari salon, tiam la ŝtato entreprenu salfaradon kaj kolektu salon, kaj kiam altiĝos la prezo, ĝi vendos ĝin al aliaj landoj por granda profito.
La regnestro akceptis la proponon de Guan Zhong, establis administracion pri sala farado kaj transportado en salfrejo kaj publikigis politikon pri salo. De tiam la financaj statoj de la regno fariĝis pli kaj pli bonaj, la loĝantoj estis ne plu ĝenataj de impostoj kaj regnestro Xiao Bai fariĝis la unua regnestro venkinta en la batalo por hegemonio en la periodo de Printempo kaj Aŭtuno.
Saloj | Halite(Salt)USGOV.jpg | Salt - close-up.jpg
Vidu ankaŭ jenon:
Eksteraj ligiloj
http://www.zout.dl.am
http://www.zout.dl.am]
Sal | Salt | Salze | Salt | Sal | Sel | druska | Solt | Zouten | Sól | Sal | Salt | Salt