article Related Topics:
Religious :: Religious_Views :: Religious_Studies :: Religion :: Religious_and_Spiritual :: Religious_Tolerance :: Religio_Romana :: Religious_Viewpoints :: Religious_Orientation :: Religious_Texts
 

Religio estas sistemo de ideoj kaj praktikoj, kiu estas bazita sur la kredo, ke ekzistas ekstermonda(j) potenco(j), kiu(j) influas la mondon kaj la vivon de la homoj.

Etimologio


En la latina lingvo la vorto religio havis multajn diversajn signifojn: apud "diotimo", "(di)respekto", "pieco", "kredo", "kulto", "sanktaĵo", "sankteco" ankaŭ "sankta promeso", "ĵuro", konsidero", "zorgemo", "precizemo", "skrupulo", "konscienceco", "konsciencriproĉo", "superstiĉo", "peko" kaj "kondamno".

La plej fruaj skribaj atestoj de la ekzisto de tiu ĉi vorto troviĝas en la komedioj de Plaŭto kaj en la politikaj paroladoj de Katono de la 3-a kaj 2-a jarcentoj a.K.).

Cicerono asertas, ke la vorto religio devenas de relegere, kio signifas laŭvorte "denove volvi" kaj en figura senco "pripensi", "atenti". Li rilatigis tion al la templa kulto, kiu postulas zorgeman priatenton.

Lactantius (Divinae Institutiones 4, 28) vidas la originon de la vorto en religare (alligi, retroligi). Laŭ li, la origina signifo do povas esti "pia pripenso" aŭ "retroligo" al (dia) origino de la universo.

Laŭ la franca lingvisto Émile Benveniste, religio devenis de la sama radiko kiel legere (rikolti). Sekve li supozas ke religio signifis "rerikolto", ĉar la romiaj pastroj "rerikoltis" la rikoltaĵojn, kiujn oni metis en la templajn sanktejojn kiel oferojn al la gedioj.

Religioj


''Ĉefa artikolo: Listo de Religioj

Abrahamismo - Agnostikismo - Ateismo - Bahaa Kredo - Brahmanismo - Budhismo - Diismo - Hinduismo - Islamo - Ĝajnismo - Judismo - Kristanismo - Katolikismo - Modernismo - Mormonismo - Novaj religioj de Japanio - Nova Erao - Novpaganismo - Oomoto - Orfeismo - Rastafarianismo - Sankta Dajmo - Scientologio - Sikismo - Spiritismo - Ŝamanismo - Taoismo - Unitarismo - Ŭonbulismo - Urantio - Viĉo --- Kulto

Listo de religioj laŭ grandeco


Laŭ grupoj

La nomon ĉiam sekvas nombro de kredantoj. Oni diras, ke en la mondo ekzistas 5 aŭ 6 ĉefaj mondaj religioj (tio estas la unuaj ĉe la listo).

  1. Kristanismo entute: 2,1 miliardoj; inkluzivas:
  2. Islamo: 1,3 miliardoj
  3. Hinduismo: 900 milionoj
  4. ĉinaj tradiciaj religioj: 394 milionoj
    La nombron de sekvantoj de la tradiciaj ĉinaj religioj estas malfacile kalkuli (aŭ distingi).
  5. Budhismo: 376 milionoj
  6. origine indiĝenaj: 300 milionoj
  7. Ŝintoismo: 107 milionoj
  8. afrikaj tradiciaj kaj diasporaj: 100 milionoj
  9. Sikismo: 23 milionoj
  10. Ĝuĉeo: 19 milionoj
    Surbaze de la tuta homaro de Nord-Koreo
  11. Spiritismo: 15 milionoj
  12. Judismo: 14 milionoj
    Malfacilas distingi sekvantojn de la juda religio disde nuraj membroj de la juda popolo aŭ kulturo.
  13. Bahaa Kredo: 7 milionoj
  14. Ĝajnismo: 4,2 milionoj
    La vera nombro Bahaanoj estas forte disputadita
  15. '''Zaratuŝtrismo: 2,6 milionoj
  16. Tenriismo: 2 milionoj
  17. Unitaria Universalismo: 800.000
  18. Caodaismo: 500.000 (?)
  19. Novpaganismo: 100.000 (?)
    La vera nombro estas nur malklare konata
  20. Rastafarianismo: 100.000 (?)

Oni ofte diskutas pri Ateismo, ĉu ĝi estus inkluzivita kiel religio - se jes, tiam ĝi troviĝus ĉe la tria loko kun 1,1 miliardoj da "kredantoj".

Ankaŭ ekzistas multaj pli malgravaj sektoj kaj novaj religioj, ekzemple OomotoScientologio.

Miksita

La plej grandaj religioj, sektoj kaj kredoj (milionoj da kredantoj):

  1. 1943 Kristanismo (32,8% de homaro)
  2. 1165 Islamo (19,6%)
  3. 1050 Sunaismo (islama)
  4. 1027 Katolikismo (kristana)
  5. 762 Hinduismo (12,8%)
  6. 760 nereligia (12,8%)
  7. 359 ĉinaj popolaj religioj (6,1%)
  8. 354 Budhismo (6,0%)
  9. 322 aliaj kristanoj
  10. 316 Protestantismo (kristana)
  11. 249 etnaj religioj (4,2%)
  12. 214 Ortodoksismo (kristana)
  13. 115 Ŝijaismo (islama)
  14. 100 nova religio (1,7%)
  15. 64 Anglikanismo (kristana)
  16. 22 Sikismo
  17. 20 Taoismo
  18. 14 Judismo
  19. 12 Spiritismo
  20. 12 Mormonismo (kristana)
  21. 6 Bahaa Kredo
  22. 6 Konfuceismo
  23. 4 Ĝajnismo
  24. 3 Ŝintoismo
  25. 0,3 Zaratuŝtrismo

Sanktaj libroj


Avesto - Biblio - Daŭdeĝingo - Korano - Tripitako - Vedoj - Bhagavad Gitao - Libro de Mormon - Kitáb-i-Aqdas

Aliaj spirituala libroj: Kurso pri mirakloj

Religiaj fondintoj kaj filozofoj


Moseo - Laozio - Budho - Sokrato - Konfuceo - Jesuo - Mohameto - Bahá'u'lláh

Dioj / Mitologio


Ĉefa artikolo: Listo de dioj Afrodita - Alaho - Apolono - Areso - Artemisa - Atena - Demiurgo - Devia - Diana - Dionizo - Eternulo - Ganeŝo - Hadeso - Hefesto - Hera - Hermeso - Hestia - Iziso - Jehovo - Jesuo Kristo - Kecalkoatlo/Kukulkano - Oziriso - Persefona - Pozidono - Sankta Triunuo - Satano - Ŝivo - Viŝnuo - Zeŭso

Sanktaj lokoj kaj pilgrimejoj


Ciono - Kaaba - Templo de Artemisa - Templo de Jerusalemo

Sanktaj agoj


Komunio - Meditado

Sanktaj lingvoj


Latina lingvo - Greka lingvo - Sanskrito - Hebrea lingvo - Aramea lingvo - Araba lingvo - Persa lingvo - Ioruba Lingvo

Postmorta ekzisto


Infero - Metempsiĥozo - Neniigeco - Nirvano - Purgatorio - Paradizo - Reenkarnigo

Religio

Eksteraj ligiloj


http://www.adherents.com/Religions_By_Adherents.html http://www.worldreligionday.org http://vedabase.net/bg/4/11 http://vedabase.net/bg/7/21

Vidu ankaŭ jenon:


FishersOfMen.jpg | Religious symbols.png | Plato's allegory of the cave.jpg | Bible.malmesbury.arp.jpg

Religie | Relichión | ديانة | Relixón | Din | Рэлігія | Религия | Diinɛ | ধর্ম | Relijion | Vjera | Religió | Relihiyon | Náboženství | Crefydd | Religion | Religion | Θρησκεία | Religion | Religión | Religioon | Erlijio | دین | Uskonto | Átrúnaður | Religion | Religjon | Religy | Creideamh | Relixión | דת | धर्म | Religija | Vallás | Religion | Agama | Religio | Trúarbrögð | Religione | 宗教 | lijda | Agama | რელიგია | Lukwikilu | 종교 | Ol | Kryjyans | Religio | Relijion | Relioun | Religie | Religija | Reliģija | Религија | Agama | Religión | Religion | Religie | Religie | Religion | Religion | Religion | Дин | Religia | Religion | Religião | Religiun | Religie | Религия | Religione | Riliggiuni | Releegion | Religija | Religion | Náboženstvo | Verstvo | Религија | Religion | Dini | ศาสนา | Relihiyon | Lotu | Din | Релігія | Tôn giáo | Rel | Rilidjons | Dinne | רעליגיע | 宗教

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Religio".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld