Rapidmanĝejo aŭ Hastmanĝejo estas restoracio kie oni rapide pretigas la manĝaĵon post la mendo kaj kie estas malmulta servo. La manĝaĵo havebla en tia restoracio nomiĝas hastmanĝaĵo.
Jam en grek-romia antikvo ekzistis antaŭuloj de la hodiaŭaj rapidrestoracioj. En la pli grandaj urboj ĉiuangule estis magazenoj, kie eblis aĉeti varman manĝon - por multaj la sola ebleco manĝi ion varman dum longa laborp(l)ena tago, des pli ĉar ne ĉiu posedis fornon.
Nuntempe estas tiaj budoj kaj vendistoj en Barato.
La nocio fast food naskiĝis dum la 1950-aj jaroj en Usono. En la dua duono de la 20-a jarcento rapidmanĝo hejmiĝis ankaŭ en Eŭropo, kaj hodiaŭ ĝi disvastiĝas jam tutmonde.
Estas ankaŭ nefirmaaj rapidmanĝejoj. Temas pri pli tradiciaj kaj etkomercaĵaj budoj, kiuj vendas diversajn manĝaĵojn laŭ la lando: En Francio kaj Belgio plej ofte fritojn kaj sandviĉojn, en Germanio ofte kolbasojn en bulkoj, en Britio ofte fiŝaĵo kun fritoj, ktp. Tamen nuntempe eĉ la malgrandaj budoj pli kaj pli similiĝas en la diversaj landoj. Ekzemple la doneroj, kiujn inventis turk-devenaj homoj en Germanio, nun troviĝas en la tuta Eŭropo, kaj eĉ iomete ekster ĝi.
Kvankam rapidmanĝejo estas ĝenerale rigardita, ĉefe de Eŭropanoj, kiel simbolo de tutmondigita kulturo, en aliaj kulturoj, oni ofte rigardas radipdmanĝejojn alimaniere. Se en Usono industria rapidmanĝado estas populara formo de manĝado, en aliaj landoj, kiel en Brazilo, manĝado en McDonalds estas rigardata eĉ luksa. En Brazilo, unu sandviĉo de McDonalds kostas ĉirkaŭ 2-3 eŭrojn; kun koka-kolao kaj iu dolĉaĵo aŭ frititaj terpomoj, oni povas pagi eĉ 5-6 eŭrojn por la kompleta manĝo. Sed per 5-6 eŭroj, oni povas pagi tri aŭ kvar tradiciajn kompletajn manĝojn. Do per la kosto de unu kompleta manĝo de McDonalds, oni povas manĝi dum tuta tago je tradiciaj pladoj en neluksa restoracio. Sekve, irado al McDonalds estas, por brazilaj adoleskantoj, simbolo de socia statuso.
En aliaj landoj, McDonalds estas rigardata kiel speco de "ambasadejo" de usona kulturo. Ofte oni atakas ilin por protesti kontraŭ usona politiko, kaj manĝi en ĝi estas simbolo de politika apogo al Usono. Tio okazis, ekzemple, kiam oni malfermis la unuan McDonalds en Moskvo tuj post la falo de la Berlina murego: multaj homoj rigardis tion kiel la simbolan finon de la sovetunia imperio.
Sekve, eĉ se rapidmanĝejoj oferas la samajn sandviĉojn en ĉiuj landoj, kulture, tiuj sandviĉoj estas malsame rigardataj, kaj de filozofia aŭ antropologia vidpunkto, oni povas diri ke ili estas malsamaj sandviĉoj.
Fastfood | Fastfood | Fast food | Comida rápida | Pikaruoka | Restauration rapide | Mearbhia | Gyorsétterem | Rumah makan siap saji | Fast food | ファーストフード | 즉석식 | Fastfood | Snøggmat | Hurtigmat | Fast food | Refeição rápida | Fast food | Snabbmat | 快餐 | Sok-si̍t
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Rapidmanĝejo".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world