article

Piramido estas la monumenta tombo por la antikvaj faraonoj de Egiptio kun kvar triangulaj flankoj kaj kvarangula bazo. La unuan piramidon kionstruigis Ĝoser pr. 2700-2600 a.K. en Sakkara apud Kairo, la plej altajn Ĥufev kaj Ĥafre en loko Gizeh (kie troviĝas ankaŭ multaj aliaj pli malgrandaj, ĉefe tiu de Menakŭre kaj fama Sfinkso), apud Kairo. Aliaj aroj de piramidoj troviĝas en Abusir kaj Daŝur.

La konstrumetodo ne estas centprocente konata, sed verŝajne oni movis la skulptitajn rokajn brikegojn sur traboj. La nuna aspekto iel ne similas al la origina, ĉar la ekstera tavolo de glataj ŝtonoj, kiu tegis ilin, estis forprenita kiel konstrumaterialo dum la jarcentoj. Dum la Meza regno (12-a dinastio) oni plu konstruis piramidoj en lokoj inter la oazegon Fajum kaj nilovalo, kiel LiŝtHaŭara, sed ili estis faritaj el brikoj, tial nur ili aspektas nur kiel ŝrumpiĝintaj sufiĉe senformaj amasoj.

Ankaŭ ekzistas piramidoj en aliaj lokoj, Ĉefe en Sudano, Sudameriko, Centrameriko kaj Meksikio

vidu ankaŭ


historio arkitekturo postmorto | هرم | Pyramida | Pyramide | Pyramide | Egyptian pyramids | Pirámide | Pyramide | פירמידה | Piramide | ピラミッド | 피라미드 | Piramid | Piramide | Египетские пирамиды | 金字塔

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Piramido".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld