Historio > Civilizoj > Okcidenta civilizo
Per Romio, la Okcidento estas ido de helena civilizo. La Okcidento esence estas kristanigita formo de helena civilizo, sed ekde 1900, ĝi evoluis postkristane.
Laŭ ekonomia senco, Okcidento estas la riĉaj kapitalismaj landoj, ĉefe Usono kaj Eŭropa Unio. Japanio estas ankaŭ okcidenteca laŭ tiu senco.
En senco pli ĝenerala, ŝatata de profesoroj de literaturo, la Okcidento estas la kultura tradicio kiu komencis kun Homero.
En la 13-a jarcento la Okcidento nomis sin la "latinoj", dum la grekoj de la bizanca imperio nomis la Okcidenton la "frankoj" aŭ "francoj". En la 20-a jarcento, la Okcidento nomis sin la "moderna mondo" aŭ la Unua Mondo.
La landoj de Turkio, Japanio, Rusio, ktp, estas duon-okcidentaj.
| origino | okcidenta Eŭropo, 500-1000, ido de helena civilizo per Romio |
| daŭro | 500 - nun |
| loko | la landoj, kiuj estas tradicie katolikaj aŭ protestantaj: okcidenta Eŭropo, Ameriko, Oceanio, urbega subsahara Afriko. |
| urboj | Romo, Florenco, Parizo, Londono, Berlino, Novjorko, Los-Anĝeleso, ktp. |
| lingvo | 500-1700: latina lingvo; post 1500: la itala, franca, angla kaj germana lingvo, ktp. |
| skribo | latina skribo |
| mezuro | romia mezuro, poste metrika sistemo aŭ SI; ankaŭ angla mezuro |
| kalendaro | julia kalendaro, poste reformita kiel la gregoria kalendaro |
| erao | kristana erao |
| numeraloj | romiaj numeraloj, poste la arabidaj numeraloj |
| ideologio/religio | kristanismo (katolikismo, protestantismo), poste modernismo (humanismo, socialismo, liberalismo, ktp) |
| novigoj | kalsono, butero, pantalono, hospitalo, universitato, presarto, transoceana navigado, moderna scienco, kapitalismo, motoro, nacio, industria teknologio, publika klerigo, antibiotiko, raketo, atombombo, komputilo, Interreto, ktp. |
Iuj ecoj de la Okcidento:
Sinteno pri la vero: La genio de la Okcidento eble devenas de ĝia naiva kaj aŭdaca ideo pri la vero: la vero estas afero de preciza difino kaj formulo, atingebla de homo, kaj ne la afero de mistika sperto, tradicio, rito aŭ prava praktiko. Tio montriĝas en la Kredo Nicea kaj en la formuloj de Ejnstejno. Kaj en tia naiva vido de la vero, la Okcidento penas trovi sian savon. Tiu ideo devenas de greka filozofio kaj estas konata al aliaj civilizoj (ekzemple, la islama civilizo), sed nur en la Okcidento ĝi estas fundamenta elemento kaj principo de evoluado.
Universalismo: De kristanismo al moderna scienco, la Okcidento ne rigardas sin kiel etnan civilizon, sed kiel universalan civilizon -- civilizon por la tuta homaro, la finan produkton de homa evoluo. Tuta historio, laŭ tiu vidpunkto, nur estis preparado, blindaj paŝoj aŭ antaŭombro de ĝia evangelio de la momento (kristanismo, Klerismo, industriiĝo, kapitalismo, komunismo, tutmondiĝo, ktp). Tio faras la civilizon tre memfida.
Eĉ ĝia postmodernismo, multkulturismo kaj tutmondiĝo nur estas penoj por interkrampi la mondon en la Okcidenton.
Esperanto mem estas produkto tre okcidenteca en konstruo kaj spirito: ĝi estis konstruita el la skribo kaj ĉefaj lingvoj de la Okcidento sed intence estas universala lingvo por la tuta mondo.
La ĉefaj epokoj de okcidenta historio (la datoj estas tre proksimumaj!):
Vidu ankaŭ: helenismo
Civilizoj | Vitruvian.jpg | West.png
عالم غربي | Westliche Welt | Western world | Occidente | Läänemaailm | Occident | העולם המערבי | Dunia Barat | Occidente (civiltà) | 西洋 | Vakarų pasaulis | Westerse wereld | Oksidenten | Cywilizacja zachodu | Mundo Ocidental | Western world | Västvärlden
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Okcidenta civilizo".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world