La ofsajda regulo ekzistas en la reglamento de la sportoj futbalo, rugbeo kaj glacihokeo, laŭ kiu certaj pozicioj de ludantoj de la atakanta teamo rilate al la defendantoj de la opona teamo estas kontraŭregula. Simple dirite: ludanto ne rajtas atendi la pilkon rekte antaŭ la golulo. Tiam la arbitrulo (matĉestro) per fajfo interrompu la atakon.
La regulo ne estas sendisputa, do fojfoje oni modifis ĝin.
Futbalo
Historio
La kerno de la
ofsajda regulo ekzistis jam en Anglio en la unua regularo en
1863, kiam eĉ ne jam estis difinitaj la grandeco de
ludkampo kaj
golejo aŭ la nombro de ludantoj. La argumento por ĉi-regulo: estas mal-
honeste atingi
golon malantaŭ la dorso de la kontraŭulo. Krome la ofsajda regulo preventu, ke
avanulo poziciiĝu antaŭ la golejo de la alia teamo simple atendante la pilkon por senpene sukcesi golon (kaj enuigi la ludon). Laŭ la
Unua libro de
1863 ofsajda pozicio okazis, se ne minimume tri defendantoj estis inter la avanulo kaj la golejo.
La regulo jam ekzistis en rugbeo, do en "pra-futbalo" antaŭ la skismo inter rugbea kaj futbala asocio. La regulo plurfoje estis modifita: "Ofsajdo en la propra duono de la ludkampo" ekzistis ĝis 1907, sed poste ne plu. La ofsajda regulo hodiaŭ valida estis fiksita en 1925, krom detalo ŝangita en 1990: se defendanto havas la saman distancon al la golejo la avanulo laŭ la nova regulo ne plu estas en ofsajda pozicio.
Regulo
Offside.jpg maldekstre en la diagramo estas en
ofsajda pozicio, ĉar li estas kaj pli antaŭa ol la lasta defendanto (haĉita linio) kaj la pilko.]]
La regulo plej bone estu traktata en tri paŝoj:
ofsajda pozicio,
ofsajda delikto kaj , ''ofsajda puno".
Ofsajda pozicio
Ludanto estas en
ofsajda pozicio, kiam li "estas pli proksima al la opona golejlinio ol kaj la pilko kaj la antaŭlasta oponulo", krom se li troviĝas en la propra duono de la ludkampo. Ludanto en sama distanco al la golejlinio kiel la antaŭlasta oponulo ne estas konsiderata en ofsajda pozicio.
Bv. noti ke la lastaj du oponuloj povas esti
aŭ la
golulo kaj unu
kampa ludanto aŭ du kampaj ludantoj. Bv. ankaŭ noti ke la momento por la ofsajda decido estas la momento, kiam samteamano tuŝas/pasigas la pilkon — la ofsajda pozicio ne ŝanĝiĝas per posta moviĝo de avanulo aŭ defendantoj.
Krome estas grave, ke la ofsajdpozicia stato nuliĝas, kiam ano de la defenda teamo tuŝas kaj - laŭ prijuĝo de la matĉestro - kontrolas la pilkon.
Ofsajda delikto
abseits.png |
Abseits-aufgehoben.png |
passives-abseits.png
La ofsajda pozicio en si mem ne jam estas
ofsajda delikto.
Laŭ
FIFA-regularo (laste ŝanĝita en julio
2005 ofsajda delikto okazas, se ludanto en ofsajda pozicio - laŭ prijuĝo de la matĉestro - aktive enmiksiĝas en la ludado per
- interago en la ludado - se li tuŝas aŭ ludas la pilkon post pasigo aŭ tuŝo de samteamano.
- interago kun defendanta oponulo - se li influas ties ludadon aŭ la ŝancon al ludado, aŭ se li influas ties viddirekton aŭ movon, aŭ se li per gesto aŭ movado erarigas aŭ iritadas la oponulon.
- profitado el sia ofsajda pozicio - se li akceptas pilkon resaltantan de fosto, translato aŭ de oponulo.
Decidiga momento por prijuĝo de la
ofsajda delikto estas la
momento, kiam samteamano pasigas aŭ tuŝas la pilkon.
Se okazis ofsajda delikto oni parolas pri "ofsajdo", alikaze pri "ne-ofsajdo". Antaŭe oni parolis pri "aktiva" kaj "pasiva ofsajdo", tiuj terminoj ne plu validas.
Specialaj kazoj:
- Ludanto ne faras ofsajdan delikton, kiam li ricevas la pilkon senpere post enĵeto, reekluda ŝoto aŭ kornera ŝoto.
- Defenda ludisto nur ofsajdigas oponulon, kiam li kuras malantaŭ li; se li kuras ekster la ludkampon, la ofsajda pozicio tamen restas ne-ofsajdo.
- Kontraŭe: se avanulo en ofsajdo kuras ekster la ludkampon, li preventas ofsajdon.
Praktike la ludanto en ofsajda pozicio povas ricevi punon antaŭ ol li ekludis aŭ ektuŝis la pilkon, se - laŭ la prijuĝo de la matĉestro - neniu alia samteamano (ne ofsajda) havas la ŝancon ludi la pilkon. La decido, ĉu ludanto "aktive enmiksiĝas en la ludado" povas esti tre problemhava. Estas ankoraŭ disputata, kiel la matĉestro interpretu la novajn regulojn, ĉefe kiel ludanto en ofsajda pozicio rajtas moviĝi sen interagi kun defendanta oponulo.
La matĉestro decidanta pri ofsajdo aŭ ne-ofsajdo do havas la taskon samtempe prijuĝi, ĉu okazis ofsajda pozicio kaj ĉu okazis aktiva enmiksiĝo. Ciu pilkokontakto rezultigas novan situacion, kiu povas esti pridisputata.
Ofsajda puno
La puno por
ofsajda delikto estas
nerekta libera ŝoto por la opona teamo el tiu punkto de la ludkampo, kie la delikto okazis. Se la "viktima teamo" dume jam regajnis kontrolon de la pilko, la matĉestro kutime ne plu interrompas la matĉon por ne malrapidigi la ludon per superflua
libera ŝoto, kies celo ja estas garantii pilkoposedon al la "viktima teamo".
Ofsajdo estas teknika kontraŭregulaĵo, ĝi ne estas "faŭlo", nek "miskonduto". Tial pro ofsajdo neniam povas sekvi discipliniga puno (kontraŭpersona puno), admono (flava karto) aŭ forpelo (ruĝa karto) kontraŭ la ludanto. Sed la matĉestro ja povas puni la ofsajdan ludanton per admono pro prokrastigo, se tiu post la ofsajda fajfo daŭrigas ludadi per kiko en la golejon aŭ ekster la ludkampon.
La tasko de la oficialuloj
Prijuĝante pri
ofsajdo aŭ
ne-ofsajdo la
matĉestro ricevas helpon de siaj
asistantoj. Ili ja troviĝas ĉe la flanklinio apud la antaŭlasta defendanto kaj tial povas pli trafe prijuĝi la situacion.
La tasko de la asistanto ne facilas, ĉar ili devas samtempe sekvi atakojn kaj kontraŭatakojn kaj prijuĝi kiuj ludistoj estas en ofsajda pozicio, kiam la pilko estas pasigata (ofte trans la tuta ludkampo) kaj tiam konsideri ĉu la ofsajdpozicia ludanto aktive enmiksiĝas en la ludon. La risko de misjuĝo estas plie grandigata pro la perspektivo, se la ofsajdpozicia ludanto ne estas proksima al la antaŭlasta defendanto kaj la asistanto ne ekzakte samdistanca al la golejlinio. Spektantoj ofte subtaksas la malfacilon de ĉi-tasko: se defendanto kaj avanulo kuras en kontrauajn direktojn, ili facile povas distanciĝi je 2 metroj aŭ pli ene de dekona sekundo. Do, se la asistanto ne trafas tre precize la momenton de pilko-pasigo, misjuĝo estas neevitebla.
Ofsajda kaptilo
La ofsajda regulo kompreneble donas ŝancojn taktike profiti el ĝi. Oni parolas pri
ofsajda kaptilo, se defenda teamo intence
ofsajdigas la oponan teamon: tuj antaŭ la opona pilkpasigo la defendantoj rapide forkuras de la propra golejo tiel, ke unu aŭ pluraj atakantaj oponuloj pli proksimas al la golejo. Tiu taktiko apartenas al la plej malfacilaj en moderna futbalo, ĉar foje estas onoj de sekundoj kaj centimetroj, kiuj decidas pri la efiko. Krome ĝi ne estas senriska, ĉar ĝi nur funkcias, kiam ĉiuj defendantoj agas koncerte. La
ofsajda kaptilo estis perfektigita en la 1970-aj jaroj futbalklubo
Ajax Amsterdam kaj la nederlanda nacia teamo.
Rugbeo
En
rugbeo ludanto "ofsajdas", kiam
- li estas pli antaŭe ol perpiede ŝotata pilko aŭ
- li dum unu el la statikaj ludsituacioj (en la angla: Scrum, Ruck aŭ Maul) troviĝas antaŭ la plej malantaŭa piedo de samteama ludanto en tiu amasiĝo aŭ
- li dum "tenado" de iu ludanto troviĝas antaŭ la pilko kaj pretas ludi.
Post delikto kontraŭ iu el tiuj reguloj la kontraŭa teamo rajtas ŝoti
penalon.
Glacihokeo
Ofsajdo en
glacihokeo okazas - laŭ regulo 450/ 451 de la internacia hoke-federacio IIHF - se unu aŭ pluraj atakantaj ludantoj estas ludopretaj en la oponula defenda triono de la ludkampo, antaŭ ol la hokeodisko transpasis la bluan linion.
Por ne
ofsajdi ne estu iu teamano antaŭ la ludanto kun la hokeodisko kaj la defendata golejo.
Ne estas ofsajdo, se ...
- la avanulo estas antaŭ la hokeodisko, kiu estas reludata de defendanto
- la avanulo retroveturante gvidas per sia hokeilo la hokeodiskon en la oponulan defendan trionon de la ludkampo
Golejarea ofsajdo - laŭ regulo 471 de la internacia hoke-federacio IIHF - okazas se avanulo troviĝas en la goleja areo kaj aktive pretas ludi aŭ malhelpas al la golulo (se li pasivas kaj ne malhelpas al la golulo, la ludo daŭriĝas sen fajfo). Se ludanto ŝotas la hokeodiskon en la golejon, dum li aŭ alia samteamano troviĝas en la goleja areo, li ne atingis validan golon, krom se oponulo devigas lin en la golejareon aŭ malhelpas lin forlasi ĝin.
Momente tre disputata estas tria formo de ofsajdo en glacihokeo estas la 2-linia pasigo (diskpasigo trans du lineoj - blua kaj ruĝa). Tiu regulo ne validas en la eŭropaj ligoj de glacihokeo, kaj ekde la ludsesio 2005/06 ne plu validas en la usona NHL.
Etimologio
Ofsajdo - el la angla
"offside", respektive
"off side" (for de la flanko). Kontraŭo:
"onside"
Komparo al la regularo de "ĝemelaj sportoj"
rugbeo (vidu supre) kaj
American Football, kiuj ja havas la saman originon kiel futbalo, montras: ĉiu ludanto
antaŭ la pilko estas
"off his side" (for de sia flanko), do en la malĝusta, malpermesata flanko de la pilko, dum ĉiu ludanto malantaŭ la pilko estas
"on side" (sur la flanko, kie li devus esti).
=> vidu ankaŭ la interesan historion de
ofsajdo en la angla vikipedia paĝo (http://en.wikipedia.org/wiki/Offside_law_%28football%29#History)
eksteraj ligiloj
glacihokeo | Futbalo
Rugbeo | reguloj de sportoj
تسلل | Ofsajd | Offside | Abseitsregel | Offside law (football)
Loi 11 du football : le hors-jeu | נבדל | Fuorigioco | オフサイド (サッカー) | Buitenspel (voetbal) | Offside | Spalony (piłka nożna) | Impedimento | Ofsayt