nito.jpg
nito estas daŭra ligilo. Ĝi konsistas el tigo, kiu havas kapojn - t.e. pli larĝajn partojn - ĉe ambaŭ finoj, inter kiuj estas premataj la nititaj pecoj.
Antaŭ fiksado, nito prezentas kapon nur ĉe unu fino, la alia estas realigita okaze de la nitado, plilarĝigante la tigan finon, ĝenerale per martelado aŭ premo.
La nititajn pecojn trairas la nito, kio supozigas ilian antaŭan truadon.
Pli poste aperis maŝinoj por fabriki nitojn. Ili uzas ĝenerale la teknikon de "malvarma pistado": draton kun diametro de la nito-tigo tiras la maŝino, kiu stampe frapas ĉe la fino, formante kapon (jen ronda, jen plata, ktp) kaj tranĉas je la dezirita longo. Kaj tio ripetiĝas tre rapide.
Nitadon oni unue praktikis per varmo: la niton sufiĉe varmigitan por iĝi mola, oni lokis kaj martelis. Malvarmiĝante la kuntiriĝo pli drastigas la ligon. Por ŝpari la varmigadon, nito estu el deformebla materialo. Tiu ligsistemo necesigas la liberan aliron ĉe ambaŭ flanko.
Nýt | Nitte (mekanik) | Niet | Rivet | Niittaus | rivet | リベット | Klinknagel | Nit (technika)