Morto estas la fino de vivo.
Laŭ la Fundamento de Esperanto oni rajtas paroli pri mortiĝo de homo kiam temas pri morto neatendita, akcidenta, ne kiam li mortas nature, estas mortigata aŭ mortigas sin mem.
La vorto "morto" povas signifi staton aŭ eventon. Kiel stato, morto estas la malo de vivo; kiel evento, la malo de naskiĝo. La evento morto estas la fino de la vivo de organismo. En biologio, mortado estas baza kondiĉo por la evoluo de specioj.
Biologie, morto povas okazi al ĉiomo aŭ tuto; al parto de tuto; aŭ al ambaŭ. Ekzemple, povas morti unu individua ĉelo, kaj eĉ organo, kaj tamen la organismo kiel tuto povas plu vivi. Normale la ĉeloj de organismo vivas mallonge; kiam ili mortas, novaj ĉeloj anstataŭas ilin, kaj tiel konstante plu.
Ankaŭ la malo povas okazi, nome, ke post la morto de organismo, pluvivas kelkaj ĉeloj kaj organoj, uzeblaj por transplanto aŭ grefto. Tiukaze, tamen, la histojn ankoraŭ vivajn oni devas eltiri kaj transplanti rapide, aŭ ili baldaŭ mortos manke de gastiganto.
Scii la precizan tempon de ies morto povas esti tre grave, ekzemple por determini la ekvalidon de ties testamento, por aranĝi la funebrajn preparojn, aŭ, okaze de transplantado, ĉar la organojn oni devas eltiri laŭeble plej rapide post la morto de la donanto.
Historie, la fiksado de tiu momento ofte prezentis problemojn. Antaŭ longa tempo oni difinis la eventon morto per la ĉeso de korbatoj kaj spirado. Tion oni nomis "klinika morto". Tamen nuntempe ekzistas teknikoj por restarti la korbatadon kaj spiradon post jama halto.
Nun oni prefere parolas pri "cerba morto" aŭ "biologia morto", laŭ kiu oni rigardas personon mortinta kiam ĉesis la elektra aktivado en ties cerbo. Oni kredas, ke tiu ĉeso de aktivado signifas la malaperon de la konscio. Tamen ankaŭ ĉi tiu fiksado ne montriĝas tute senproblema.
Al religioj kiuj kredas la koncepton de animo, Morto estas disiĝo de animo je la korpo. La morto estas la vivo de la spirito, kiam la korpo mortas, la animo revenas en la eterna vivo. En tiu senco oni povas paroli pri transtomba vivo.
Por homoj, sendube la plej grava tipo de morto estas la homa morto. Pensado pri la homa morto kondukas al multaj demandoj.
La penso pri vivofino tristigas ilin kaj senvalorigas la vivon. Ŝajnas neakceptebla imagi, ke iam la memo ne plu ekzistos. Konsolas la reinterpreto de la morto kiel nura transiro al nova fazo en senmorta vivo (kio kondukas al la filozofia ideo de senmorteco). Aŭ la supozo ke, se la korpo devas morti, tamen almenaŭ la animo pluvivos.
Kio okazas al la spirito, konscio aŭ animo de homo post ĉi ties morto? La demandoj pri vivo post morto aŭ pri reenkorpiĝo (aŭ reenkarniĝo) aŭ pri spiritismo daŭre restas sen definitiva respondo. Por multaj, kredi je postmorta vivo estas konsolo rilate al la morto de amata persono aŭ al la konscio de la propra morto.
Aliflanke, la timo pri infero aŭ purgatorio povas igi el morto ion eĉ pli tragikan.
Historie, la homajn sindemandojn pri postmorta vivo oni efike uzis por la kreado de organizitaj religioj.
Oni kutime parolas pri la nerenverseblo aŭ ne'retro'igeblo de morto, kaj, fakte, sciencistoj ĝis nun ne sukcesis redoni vivon al organismo, kies morton ili ĉeestis.
Tamen estas personoj kredantaj morton retroigebla aŭ renversebla; el ili, multaj kredas laŭvorte je la resurekto aŭ reviviĝo de Jesuo Kristo, dum aliaj kovas grandan esperon je la evoluigo de kriogena konservado kaj revivigo de korpoj.
Oni povus ankaŭ sin demandi, ĉu senmortaj homoj (se ili disponus pri senlima tempo kaj povus senfine prokrasti ĉion ajn al la morgaŭa tago) sentus la hodiauon enua, griza, malplena, sensignifa, eĉ sensenca.
Ĉu plu vivi -- aŭ mortigi sin? Jen baza demando de ĉiutaga filozofio.
La Morto estas ankaŭ mitologia figuro.
En ĝermanaj lingvoj, la vorto "morto" origine havis viran genron, kaj pro tio oni prezentas Morton kiel viron en pentraĵoj kaj eĉ en filmoj (ekzemple "La sepa sigelo", de Ingmar Bergman).
En latinidaj lingvoj, kiel la hispana, la vorto "morto" havas inan genron, kaj do oni prezentas ĝin kiel virinon.
Tiajn genrajn personigojn de Morto (eventuale Mortino) oni povus respekti en beletra Esperanto. Verŝajne eblas ankaŭ neŭtra varianto.
Legu ĉe: libroj pri morto
murdo - sinmortigo - mortigo - postmorto
Biologio | Medicino | Filozofio | Antropologio | Socio
موت | Смърт | Mort | Smrt | Marwolaeth | Død | Tod | Death | Muerte | Surm | Kuolema | Mort | Morte | מוות | Halál | Morte | Morto | Morte | 死 | Mors | Mirtis | Nāve | Ajal | Dood | Død | Śmierć | Morte | Смерть | Death | Smrť | Vdekja | Смрт | Paéh | Döden | Ölüm | Смерть | Chết | 死亡