article

Fiziko > Mezuro > Mezurunuo > Mejlo


Mejlo estas mezurunuo de longo por vojoj. Diversaj difinoj estis uzataj en la historio. Hodiaŭ la sekvaj difinoj restas aktualaj:

  • La internacia mejlo estas la plej kutima mejlo, ligita al la SI-sistemo per la difino, ke unu colo egalas al 25,4 mm. Unu internacia mejlo egalas 1760 jardojn aŭ 5280 futojn aŭ 63.360 colojn, do precize 1.609,344 metrojn.

  • La usona termezura mejlo havas tre similan valoron: 6336/3937 km, aŭ proksimume 1.609,3472187 metrojn.

  • La internacia marmejlo egalas 1852 metrojn kaj estas uzata por aviado kaj navigado.

  • La geografia mejlo estas difinita kiel unu arkminuto laŭ la ekvatoro de la tero, do proksimume 1855 metrojn. Ĝi ne plu estas multe uzata, sed ĝi estas la origino de la internacia marmejlo.

Mezurunuoj | Milepæl.JPG

Eksteraj ligiloj


http://ts.nist.gov/ts/htdocs/230/235/appxc/appxc.htm http://www.pretvornik-enot.com http://listserv.dartmouth.edu/scripts/wa.exe?A2=ind0108&L=nisus&T=0&F=&S=&P=42289 http://ikar.sbb.spk-berlin.de/werkzeugkasten/sonderregeln/4_3.htm

Myl | Mil | Meile | Mile | Milla | Miil | Maili | Mille (unité de longueur) | Miglio (unità di misura) | マイル | Meil | Mijl | Mila | Миля | Mile | Milja | Mil

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Mejlo".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld