Mariskoj (aŭ marfruktoj) estas diversaj manĝeblaj maraj moluskoj kaj krustuloj. Fiŝoj ne estas marfruktoj laŭ tiu difino.
Tiu ĉi artikolo temas pri la nutraj kaj kuiraj aspektoj, ne la bestosciencaj.
La vorto marfrukto (difinita en PIV) paŭsas kunmetaĵon uzatan en pluraj referenclingvoj de la Fundamento de Esperanto, ekzemple la franca (fruits de mer), la germana (Meeresfrüchte), kaj la rusa (морские фрукты). Ĝi estas uzata ankaŭ en la itala (frutti di mare) kaj la brazila portugala (frutos do mar).
La vorto marisko (kiu ne estas en PIV) devenas de formo komuna al la hispana kaj la portugala (marisco).
En Azio, la japana kaj la tajvana kuirartoj tre uzas ilin.
Ankaŭ en Brazilo mariskaj pladoj estas tre ŝatataj, kaj salikoko estas preskaŭ "oficiala" plado de respublikaj prezidentoj.
Aliaj kulturoj, ĉefe tiuj de senmaraj landoj, ne konas ilin. Estas eĉ kulturoj, kiuj abomenas aŭ anatemas mariskojn, kiel la tradicia judismo (fakte la Malnova testamento, tial kristanismo preterlasis la koŝeraj reguloj), kiu tute malpermesas ĝian manĝadon. Viandomanĝantaj rastafarianoj estas malpermesataj laŭ reguloj de i-tal manĝi krabojn kaj omarojn, kvankam aliaj specoj de maraj bestoj estas kutima manĝaĵo ĉe rastafarianoj.
Aliflanke, aliaj diras ke mariskoj estas erotikstimulilo aŭ afrodiziaĵo, eble pro riĉeco de mineraloj.
La kalinekto (Callinectes sp) estas krustaco simila al krabo, tre ŝatata en Brazilo. Per ili oni faras la Casquinha de Siri ("Ŝelo de kalinekto", vere kalinekto en ŝelo...) kiu oni manĝas kiel aperitivon kaj la Moqueca de Siri Mole ("Kaldronumo de mola kalinekto"), la prefera plado de brazila verkisto Jorge Amado. Por fari la Moqueca de Siri Mole oni metu ĝin en kaldrono kun cipo, tomato, koriantro, pipro kaj citrono kaj kuiru ĝin en palmoleo.
En Tajvano oni manĝas ostrajn omletojn. Ostra saŭco estas miksita kun viando en ĉina kuirarto.
En Brazilo, estas du manieroj uzi salikokon, aŭ kiel ĉefan elementon de l' pladoj, aŭ kiel spicon. Por uzi salikokon kiel spicon, oni sekigas la malgrandajn salikokojn sub la suno kun la ŝelo kaj multa salo; poste oni uzu ilin por spici pladojn (oni povas mueli ilin, se oni volas). En Paraibo oni faras popularajn sandviĉojn per ili, ĉar ili estas malpli kostaj ol fromaĝo aŭ aliaj aĵoj.
En Ĉinio, oni faras trinkaĵon el salikokoj. Oni metas ilin en vazon kun 60-grada alkoholo por unu semajno, poste trinkas tiun alkoholaĵon. Oni diras ke tiu trinkaĵo efikas por kuraci impotenton.
Ĉar mortaj marfruktoj rapide putriĝas, oni komencis fari marbordajn kaptejojn, kie marakvo trafluas sed bestoj atendas esti manĝotaj. Kreskanta peto incitis esploron pri bredado. Flosaĵoj pendigas ŝnurojn, kie kreskas ostroj (ankaŭ por perloj) aŭ museloj. Troa elnatura kolektado pravigas bredadon. Manĝaĵoj | Nutrado | Viandoj
Meeresfrüchte | Shellfish | Marisco | 貝類