Ludkampo (ankaŭ ludokampo, ludejo) karakterizas areon de certa grandeco por (ĉefe) teamaj sportoj, aparte por la plimulto de pilkoludoj.
La grandeco kaj formo de la ludkampo varias laŭ la specifa sporto aŭ ludo. La ludkampaj limoj estas kutime markitaj per linioj sur la grundo aŭ en la aero (plejparte per rubandoj).
futbalejo.gif
Internacia normo priskribas jene:
La futbala ludkampo estas ebena rektangulo sen iaj obstakloj. Normale la grundo estas laŭeble uniforma falĉita razeno, en raraj kazoj oni ludas sur "malmola grundo" aŭ sur "artefarita razeno".
La mezuro por internaciaj matĉoj:
La mallongaj flankoj (golejlinio, bazlinio) estu inter 64 kaj 75 metrojn longaj, la longaj flankoj (flanklinio) estu inter 100 kaj 110 metrojn longaj. Plej ofta grandeco: 68 oble 105 m.
La ludkampaj linioj estu markitaj per blanka koloro (kutime kreto), la linioj larĝu maksimume 12 centimetrojn.
Krom la eksteraj flankoj estu markitaj: la centra linio, la ekluda cirklo en diametro de 9,15 m ĉirkaŭ la ekluda punkto, la penalareo kun parta cirklo (diametro: 9,15 m), la goleja areo kaj la *] kvaroncirklo (diametro: 1 m).
La kvar anguloj estu markitaj per stango kun flago. (La stango havu alton de minimume 1,50 metroj kaj nepre ne estu pinta).
Meze de la mallongaj flankoj troviĝas la golejo el du fostoj kaj translato kaj goleja reto.
La distanco inter la enaj randoj de la fostoj estu 7,32 m (=8 jardoj), la suba rando de la translato estu en alto de 2,44 metroj (= 8 futoj). Fostoj kaj translato estu blankaj aŭ arĝentkoloraj
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Ludkampo".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world