| Flag_of_Kurdistan.png |
| Kurdish lands 92 cropped.jpg |
Kurdoj estas granda etna grupo, loĝas en sia lando Kurdio kiun estas dividita inter kvin ŝtatoj: Irako, Irano, Turkio, Sirio kaj iom Armenio.
La popolnombro de la kurdoj estas proksimume 35-40 milionoj da homoj kiuj estas tiel la plej granda etna grupo de la mondo kiuj ne havas sian ŝtaton. v.d ankaŭ: Plej Multnombraj Etnoj.
Kurdoj estas pranepoj de antikvaj medoj.
Kvankam Kurdio havas riĉan teron, ĝiaj loĝantoj ĝenerale estas malriĉaj: la vivnivelo en okcidenta Turkio estas pli alta, ol en la orienta; simile ankaŭ en Irano, Sirio kaj Irako.
Kurdoj ne rajtas uzi sian lingvon en sia lando nur en Irako. Multaj kurdoj volas starigi propran ŝtaton, kiu estus nomata Kurdio (la nomo de ilia lando).
En Irako, Turkio kaj Irano la nacia movado de kurdoj kaŭzis grandajn problemojn por tiuj ŝtatoj, kiel armitajn operaciojn en la nordo de Irako inter PUK kaj PDK kaj baatha reĝimo ankaŭ en la oriento de Turkio inter PKK kaj turka armeo (ankaŭ en la okcidento de Irano dum la 1980-a jardeko inter Komala kaj DPKI kaj irana armeo).
Post la senŝtatanecigo okazis forpelo: oni kreis sekuran zonon ĉe la turka limo (300x15 km) kaj forpelis loĝantojn de 332 kurdaj vilaĝoj (140.000 homoj).
La kurda lingvo kaj festado de la kurda novjaro estas malpermesitaj.
Kurdoj parolas la kurdan lingvon, kiu apartenas al irana grupo de la hindeŭropa lingvaro.
Etnoj | Azio | Kurdistano | Kurdio
أكراد | Kurder | Kurden | Kurdish people | Kurdo | کردها | Kurdit | Kurdes | כורדים | Curdi | クルド人 | ქურთები | Kurd | Kurdai | Koerden | Kurdere | Kurdowie | Curdos | Курды | Kurd | Kurdi | Kurder | Kürtler | Курди | 库尔德人