Koloro estas trajto de lumo kiu aspekte malsamas al nia okulo kaj cerbo laŭ la ondolongo de la lumo. La kolora aspekto de iu objekto dependas de la lumo kiun ĝi reflektas kaj la koloroj ĉirkaŭ ĝi.
Pli precize:
Koloro estas sensaĵo el la sensorgano okulo, analizita kaj traktita de la cerbo. Tiu sensaĵo malsamas laŭ la ondolongoj (aŭ frekvencoj) kaj intensoj de lumaj ondoj, kiuj mikse tuŝas samtempe kaj samloke la retinon (sensan parton de la okolo).
Ne ekzistas celuloj kiuj reagas ekzkluzive al unu el la aliaj kolorofrekvencoj. Pri tiuj ĉi la cerbo miksas la informojn, kiujn ĝi ricevas.
(*)Precize: la frekvencoj de la verda lumo
Ekzemple : Celuloj, kiuj perceptas la flavajn frekvencojn ne ekzistas. Do, kiam la celuloj verdsensivaj kaj ruĝsensivaj samtempe estas ekscititaj, la cerbo komprenas « flava ». La cerbo ne povas diferencigi flavajn frekvencojn de miksitaj ruĝa kaj verda frekvencoj. Danke al tio oni povas vidi flavajn kolorojn de televida ekrano kiu sendas nur bluan, ruĝan, kaj verdan lumojn.( sistemo RVB )
Substanco por kolorigi objekton nomatas farbo.
Primaraj koloroj estas ruĝo, flavo, bluo, dum ĉiuj aliaj estas sekundaraj.
| Kolorcirklo.JPG RFB-kolorcirklo (+ nigro, blanko, grizo, bruno) |
La konceptoj nigro kaj blanko normale ne konsideratas koloroj.
Specialaj kolorvortoj nur uzataj en kelkaj cirkonstancoj:
Vortoj priskribantaj plurkolorecon:
| ecoj de la spektrokoloroj | koloro | ondolongo-intervalo | frekvenco-intervalo |
|---|---|---|
| ruĝa | ~ 625-740 nm | ~ 480-405 THz |
| oranĝa | ~ 590-625 nm | ~ 510-480 THz |
| flava | ~ 565-590 nm | ~ 530-510 THz |
| verda | ~ 500-565 nm | ~ 600-530 THz |
| turkisa | ~ 485-500 nm | ~ 620-600 THz |
| blua | ~ 440-485 nm | ~ 680-620 THz |
| viola | ~ 380-440 nm | ~ 790-680 THz |
|
kontinua spektro |
||
Uzante la prefikson hel- oni povas aludi al koloro enhavanta multe da blanko:
Rekta fiksado de mal- al kolorvorto maloftas, sed teorie eblas: malblanka do egalus nigran. Malgrizo egalus grizon. Uzante la supre montritan farbocirklon, oni povus eĉ krei sinonimojn: malverdo = ruĝo. Tamen tia uzado postulas, ke la alparolato jam parkere konas la kolorcirklon.
Per la sufikso -et- indikeblas, ke temas pri nepreciza, duba nuanco: "Ŝiaj okuloj estis bluetaj."
Por interkoloraj nuancoj utilas ankaŭ simpla kunmetado de vortoj. Notu la diferencon inter ruĝbruna (ruĝe bruna) kaj brunruĝa (brune ruĝa).
Kleur | لون | Color | Sama | Цвят (оптика) | বর্ণ (রঙ) | Color | Barva | Farve | Farbe | Color | Color | رنگ | Väri | Couleur | Cor | צבע | Boja | Szín | Warna | Koloro | Colore | 色 | 색 | Spalva | Krāsa | Pālli | Klöör | Kleur | Farge | Farge | Barwa | Cor | Culoare | Цвет | Culuri | Color | Farba | Barva | Боја | Färg | நிறம் | สี | Renk | Màu sắc | Coleur | 颜色