Juristo (latine ius, juro; genitivo: iuris) estas akademiano, kiu faris jurajn studojn kaj sukcese trapasis ŝtatan ekzamenon.
Germanio
La nomoj
juristo (sen aldono) aŭ
plena juristo estas nek protektitaj profesinomoj, nek akademiaj gradoj. Juristoj kiuj sukcesis la unuan ŝtatan ekzamenon rajtas nomi sin
juristo (univ.) en kelkaj germanaj landoj. Tipaj profesioj de juristaj estas
scienculo,
advokato,
juĝisto,
prokuroro, ...
Brazilo
En Brazilo estas ŝtata ekzameno por oni uzi la titolon "advokato" kaj agi profesie. Ĉiuj kiuj sukcesas diplomon de juraj studoj ricevas la titolon "bakalaŭro pri juro", sed ne rajtas advokacii sen ŝtata ekzameno nomata "ekzameno de ordeno". Juristo en Brazilo, sekve, estas simpla sinonimo de advokato.
Aŭstrio
En
Aŭstrio Juristo" estas tiu, kiu sukcesis la diplomon de juraj studoj kaj ricevis la akademian gradon de Magister iuris
(malina) aŭ Magistra iuris'' (ina).
Svisio
En
Svisio juristo estas akademiano, kiu sukcesis en universitato juran studon per
Lizentiat (kutime
lic. iur.) aŭ samnivelan
Master (ekzemple
MLaw, Master of Law). Post la
Bologna-Reformo ekzistas la unua jura diplomo
Bachelor (BLaw), kiun oni povas akiri kutime post tri studjaroj.
Juristo estas nek oficiala profesio nek akademia grado.
Baltio
En
Baltio juristo estas akademiano kiu sukcesis en universitato de juro la ekzamenon de
Magister (kutime
M. A.) aŭ samnivelan
Master (ekzemple
MLaw, Master of Law,
LL.M.).
Jurist | Jurist | Jurist | Jurist | Jogász | 法学者 | Jurist | Jurist | Prawnik | Jurist | 法学家