Islamo (arablingve الإسلام 'al-'islâm, "submeto (al Dio)") (611-) estas la dua plej granda monda religio, havante ĉirkaŭ 1 200 milionojn da kredantoj, t.e. 20% de la homaro (kristanismo havas ĉirkaŭ 2 000 kaj hinduismo ĉirkaŭ 800). Ĝi estas la ĉefa religio en norda Afriko, okcidenta Azio, Bangladeŝo, Malajzio, Indonezio, kaj disvastiĝas tra Afriko, konkurante kontraŭ kristanismo. Kun kristanismo kaj budhismo, ĝi estas kredo universala, unu el la plej furoraj kredoj de historio, superante kulturon kaj epokon.
Islamo estis revelaciita al profeto Mohameto, kiun ĝi konsideras la fina profeto de Dio, per la sankta libro Korano, restariginta unudiismon, kontraŭ taksita korupto fare de judismo kaj kristanismo. Islamanoj kredas ke la Korano estas la sendifekta Vorto de Dio kaj kredas kaj praktikas ĝian instruon.
Origine Islamo havas tri branĉojn: sunaismo, ŝijaismo kaj ĥaŭariĝismo. Ŝijaismo estas plejparte en Irano, Irako, Jemeno kaj Libano, dum sunaismo havas 90% da la islama mondo. Malgraŭ la kultura diverseco kaj la manko de eklezio, islamo estas mirinde unuforma tra la mondo. Tute malsimile al protestantismo, ekzemple, kiu havas unu sanktan libron, plejparte unu (germanidan) kulturon, sed estas tre plurforma.
Sufiismo estas mistika formo de islamo.
La mondbildo de islamo estas plejparte la de judismo kaj kristanismo (kvankam Jesuo Kristo, kompreneble, ne estas Dio sed nur profeto), kaj estas esprimita en la Korano: estas unusola Dio kiu juĝas ĉiun homon laŭ ties agoj: la bonaj iros al paradizo, la malbonaj al infero; Dio komunikas al ni per profetoj, kiuj avertas nin pri la alveno de la Tago de Juĝo ĉe la fino de la mondo; ĉiu homo estas egala antaŭ Dio. Ktp.
Alaho estas la araba nomo por Dio. Ĝi devenas de la araba al-Lah kaj simple signifas "la Dio". La islama Dio estas la Dio de Moseo kaj Jesuo. Islamanoj ne kredas al la Triunuo.
Islama praktiko konsistas de la Kvin Kolonoj de Islamo:
Islamo havas multajn specialajn leĝojn, regulojn kaj morojn, kiuj ne estas substancaj sed kelkfoje pridisputataj. Substanca nur estas La Kvin Kolonoj de Islamo. Pro tio vidu ankaŭ Islama reĝo.
kaj plena listo da Terminoj
Islam | Islam | إسلام | Islam | İslam | Ислам | Іслам | Ислям | Sìlàmɛya | ইসলাম | Islam | Islam | Islam | Islám | Ислам | Islam | Islam | Islam | Ισλάμ | Islam | Islam | Islam | Islam | اسلام | Islam | Islam | Islam | Ioslam | Ioslam | Islam | Hoʻomana Mohameka | אסלאם | इस्लाम धर्म | Islam | Iszlám | Islam | Islam | Islam | Islamo | Íslam | Islam | イスラム教 | musyjda | Islam | 이슬람교 | Îslam | Islam | Religio Islamica | Islam | Islamu | Islamas | Islāms | Ислам | Islam | Islam | Islam | Islam | Islam | اسلام | Islão | Islam | Ислам | Islam | Islam | Islam | Islam | Islam | Ислам | Islam | Islam | Uislamu | இஸ்லாம் | ศาสนาอิสลาม | Islam | İslam | Íslam | Іслам | اسلام | Hồi giáo | Islam | איסלאם | 伊斯兰教