Hungaraj varomarkoj estas iomgrade karakterize ligeblaj al Hungario. Plej multaj hungaraj varomarkoj elformiĝis post la Dua mondmilito, kiam danke al la forta industriiĝo de la lando aperis multaj varoj kiuj atingis famon en Hungario kaj iĝis gravaj varomarkoj.
Ikarus estas nomo de aŭtobuso, produktita ekde 1949-50 en Hungario. Laŭ interkonsento inter la socialismaj landoj, la aŭtobuso amase produktiĝis kaj vendiĝis. Busoj de tiu marko plu estas uzataj en multaj urboj de eksa Sovetunio kaj aliloke.
La firmaon aĉetis Electrolux kaj komence aperis la nomo Zanussi-Lehel poste nur Zanussi sur la glaciŝrankoj.
La nomo de la marko deriviĝas de du nomoj de la metalo volframo, tungsten kaj volfrám. Ĝi memorigas pri la nomo de germana lampa firmao, Osram, kiu deriviĝas de la metaloj osmio kaj volframo.
Ĝi estas kazeo-stangeto kovrita per ĉokolado. Ĝi estas daŭre produktata kaj populara dolĉaĵo en Hungario, ekde la 1960-aj jaroj.
La fabrikon de la Ĉepel-bicikloj privatigis en 1988 kaj aĉetis ĝin firmao Schwinn. Schwinn Co. bankrotis en 1994, ĝin posedis financaj inventistoj 1994-1996, kiam aĉetis ĝin YBN Magnex Inc. Nemzetközi Rt.. La firmao staris en 2000 ĉe bankroto, kiam aĉetis ĝin faka inventisto Tandem-Szolnok Kft.
Televidilo
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Hungaraj varomarkoj".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world