Historio > Heraldiko
Ĝi konkretiĝas sub du formoj:
La bilda formo de la blazono naskiĝis mezepoke ekde la 12a jarcento en Eŭropo. Ĝi ekis kiel simplaj, kolorklaraj simboloj sur ŝildoj por distingi diversflankajn batalantojn unu disde la aliaj. Poste, la figuroj kaj kolorkombinoj iĝis pli kaj pli komplikaj pro la kreskanta nombro de uzantoj, ne nur nobeloj sed ankaŭ urboj, gildoj kaj eĉ simplaj burĝoj.
La lingva formo naskiĝis okaze de la turniroj. Ĝin faris la heroldoj (origino de la vorto heraldiko), kiuj bezonis fidelan lingvan priskribon de la blazonoj, ĉu por komuniki inter si, ĉu por registri en librojn sen desegnoj, almenaù sen koloraj desegnoj.
Kadrita de efikaj fiksitaj reguloj, la blazonsistemo konsistigas koheran tuton de identigado, kun "agentoj" (la heroldoj) kaj "registroj" (la blazonlibroj).
Oni kutime ordigas la blazonojn en tri kategoriojn, laŭ la gvidlinio de la kreanto:
Iuj gravaj eventoj kapablas evoluigi blazonon.
Eksterordinaraj eventoj (batala granda faro, mirakla okazaĵo, ktp) estis ja motivoj de aldonoj en la blazonon. Sed pli kutime, la eventoj kiuj evoluigas blazonojn estas:
Unuopaj heraldikaĵoj estis ankaŭ transpentrataj al flagoj, standardoj, dekorŝildoj kaj diversaj platoj.
Hodiaŭ, oni trovas heraldikaĵojn ĉefe sur flagoj kaj blazonŝildoj de urboj, ŝtatoj kaj asocioj.
En Japanio disvolviĝis, eĉ iom pli frue, sistemo simila nomata MON'. Kelkaj modernaj japanaj komercosimboloj estas bazitaj el familiaj blazonoj de firmafondintoj. Ekzemplo estas la tri romboj de Mitsubishi.
http://www.ngw.nl http://www.heraldik.org http://www.college-of-arms.gov.uk http://www.lyon-court.com
Геральдыка | Хералдика | Heràldica | Heraldika | Heraldik | Heraldik | Heraldry | Heráldica | Heraldika | Héraldique | Heráldica | Heraldica | Araldica | 紋章学 | Heraldika | Heraldiek | Heraldikk | Heraldyka | Heráldica | Геральдика | Heraldika | Хералдика | Heraldik | 纹章
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Heraldiko".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world