Geologio estas la fako de terscienco pri la solida ŝelo de la Tero kaj la fenomenoj rilataj al ĝia konsisto. La nomon unuafoje uzis en 1657 Ulisse Aldrovandi.
En 16-a jarcento Georgo BAUER, konita latinnome kiel Georgius Agricola (1494-1555) verkis gravan kolektaĵon de ĉio sciata tiutempe pri minado, ercoj kaj mineraloj, ĉefe pro la multaj minejoj en Saksio, li ankaŭ iniciatis la terminon fosilio. (De re fossilium 1530).
En la 17-a jarcento grava viro estis Niels STEENSEN, konita kiel Nicolas Sténon, (1638-1686), dano, kiu pioniris pri principo de Stratigrafio (scienco pri Geologia tavoloj) kaj Kristalografio.
James Hutton estas ofte rekonata kiel la unua geologo. En 1785 li prezentis referaĵon titolitan Teorio de la Tero al la Reĝa Societo de Edinburgo. En la referaĵo, li eksplikis sian teorion ke la Tero devas esti pli aĝa ol oni antaŭe supozis, por ke estu sufiĉe da tempo por la erozio de la montoj kaj por sedimento fariĝi novaj rokoj ĉe la subo de la maro, kiu poste leviĝis al seka tereno.
La adeptoj de la ideo de Hutton nomiĝis plutonistoj ĉar ili kredis ke iuj rokoj formiĝis per vulkanado kiu estas la deponado de lafo el vulkanoj, konstraste kun Abraham Werner (1749-1817) kaj la neptunistoj, kiuj kredis ke ĉiuj rokoj (inkluzive de ekzemple granito kaj bazalto) sedimentis (surfundiĝis) en granda oceano kies nivelo grade malleviĝis dum tempo. (fakte la vero estis parto de la du!)
William Smith (1769-1839) desegnis iujn el la unuaj geologiaj mapoj kaj enkondukis la proceson ordigi la rokstratumojn per ekzameni la fosiliojn enhavitajn.
Charles Lyell eldonis la unuan eldonon de sia fama libro, Principoj de Geologio, en 1830 kaj daŭris eldoni novajn reviziojn ĝis lia morto en 1875. Li sukcese propogandis la doktrinon de unuformismo (angle, uniformitarianism). Tiu ĉi teorio asertas ke malrapidaj geologiaj procezoj okazis tra la tuta historio de la tero, kaj ankoraŭ okazas nuntempe. Kontraste, katastrofismo estas la teorio ke la reliefaĵoj de la tero formiĝis dum unu sola katastrofa okazaĵo kaj restas senŝanĝitaj post tiam. (Hutton kredis je unuformismo, sed la ideo ne estis vaste akceptita tiam.)
La teorion de kontinenta drivado proponis Alfred Wegener en 1912 kaj Arthur Holmes, sed ne estis vaste akceptita ĝis la 1960-oj kiam la teorio de tektoniko evoluis.
TersciencoGeologio
Geologie | Cheolochía | جيولوجيا | Геология | Geologija | Geologia | Geologie | Daeareg | Geologi | Geologie | Geology | Geología | Geoloogia | زمینشناسی | Geologia | Géologie | Xeoloxía | גאולוגיה | Geologija | Geologia | Geologi | Geologie | Geologio | Jarðfræði | Geologia | 地質学 | 지질학 | Geologia | Geologija | Geologie | Geologi | Geologia | چاپېريال پوهنه | Geologia | Geologie | Геология | Геологија | Géologi | Geologi | ธรณีวิทยา | Heolohiya | Jeoloji | Геологія | Talav | 地质学
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Geologio".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world