article

Frogspawn closeup.jpg Frajo estas ovaro de diversaj animaloj, ekz. fiŝoj kaj ranoj.

Ĝi evoluas en la inseksaj animaloj (femaloj), an la ovario el praovoloj (oogonium), dum kvarparta oogenezo. Tio daŭras en fiŝoj dum kontinenta klimato 12 monatojn, ĉe junbestoj ĝis la unua reproduktiĝo.

Konstruo de frajo

  • ekstera ŝelmembrano
  • interna ŝelmembrano
  • vitelo (nutra rezervo de ovo)
  • ovolo (ovoĉelo)

La frajo fekundiĝas per spermatozoo (spermatocito), penetrante inter la du ŝelmembranojn tra la ĝermopordo (mikropile). Tra la ekstera mebrano difundas akvo inter la du membranojn kaj estiĝas t.n. ekstervitela areo tre ŝveliĝanta. La ŝveliĝo karakterizas la speciojn, 3-30obla. La frajoformo estas ĝenerale globo aŭ kokovoforma, sed ĉe kelkaj maraj fiŝospecioj ĝi estas kvadrata.

La ŝveliĝinta frajo grandas ĉe ornamfiŝoj 0,2 mm, karpo 1,5-2 mm, truto 4-6 mm. La frajo de kelkaj speicoj ŝvebas (herbokarpo (Ctenopharyngodon idella), glavbramo (Pelecus cultratus)), sed ĉe la plimulto ties ekstera membrano sekrecias gluaĵon, kiu adherigas la frajon al la grundo (al ŝtono, herbo) (ekz. karpo, siluro, sandro).

Vidu ankaŭ: kaviaro

Eksteraj ligiloj


http://markus.nolf.org/blog.php?p=160 http://www.welt-am-wasser.de/aktionen06.html Salmon roe.jpg | Zoologio

Laich | Roe | Frayo | Ikra

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Frajo".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld