article

Filozofio estas la kritika studado de la plej fundamentaj demandoj, kiujn homoj povas demandi. Ĝi okupiĝas pri ekzisto, moralo, scio, vero, Dio, beleco, logiko kaj similaj temoj.

La vorto filozofio venas de la greka vorto φιλοσοφος * kiu signifas amiko de la saĝo. Laŭtradicie ĝi estis elpensita de Pitagoro.

Ofte estas la vorto filozofio misuzata anstataŭ koncepto: filozofio de urbanizado, filozofio de lerneja edukado ktp.

Filozofiaj demandoj


Oni povas plej bone difini la filozofion per la demandoj, kiujn ĝi provas respondi. Fakte, "Kio estas filozofio?" mem estas filozofia demando. Aliaj tipe filozofiaj demandoj estas jenaj:

  • Kio estas vero? Kial aŭ kiel ni fiksas ke iu frazo estas vera aŭ malvera, kaj kiel ni rezonas?
  • Ĉu scio eblas? Kiel ni scias kion ni scias?
  • Ĉu estas iu diferenco inter morale ĝustaj kaj malĝustaj agoj? Se jes, kia estas la diferenco? Ĉu moralo estas absoluta aŭ relativa? Kiel mi vivu?
  • Kion signifas esti bela? Kiel belaj aferoj diferencas de ĉiutagaj aferoj? Kio estas arto?
  • Ĉu ekzistas unu Dio, pluraj dioj, aŭ neniu? Ĉu ni havas animon, kiu pludaŭros post nia morto?

Fakoj


Estas diversaj fakoj en la filozofio, kiuj koncentriĝas je diversaj specoj de demandoj. Tamen la diversaj fakoj ankaŭ multe interrilatas. Jen la plej gravaj filozofiaj fakoj:

Estetiko - Etiko - Filozofio de lingvo - Filozofio de matematiko - Filozofio de scienco - Historio de filozofio - Logiko - Metafiziko - Moralo - Ontologio - Natura filozofio - Politiko - Sciteorio - Teologio

Filozofiaj tradicioj


En diversaj kulturoj la homoj komencis filozofii pri diversaj temoj, kaj el tiu naskiĝis diversaj filozofiaj tradicioj. Oni ĉefe povas distingi la Okcidentan filozofion disde la Orienta filozofio. Tiuj du tradicioj ankoraŭ restas apartaj, kvankam en la nuntempo ili iomete influas unu la alian.

Okcidenta filozofio

La Okcidenta filozofio komenciĝis per la Greka filozofio.

Ekde la komenco de la 20-a jarcento oni povas distingi inter la analitika filozofio (ĉefe praktikata en Usono kaj Britio, kvankam ĝi komenciĝis per la verkoj de la germano Gottlob Frege kaj la aŭstro Ludwig Wittgenstein) kaj la kontinenta filozofio (ĉefe praktikata en la kontinenta Eŭropo, do en Eŭropo sen Britio).

Orienta filozofio

En la Orienta filozofio gravas la ĉina filozofio kaj la hinda filozofio.

Religiaj filozofiaj tradicioj

Por ĉiu granda religio ekzistas filozofia tradicio kiu provas defendi tiun religion.

Vidu ankaŭ:

Gravaj filozofiaj terminoj


En la filozofio gravas precizigi siajn argumentojn — kaj pro tio multe gravas, kiujn terminojn oni uzas. Kelkaj terminoj devenas de la ĉiutaga lingvouzo, sed estas kelkfoje uzataj ene de la filozofio kun iom alia signifo aŭ simple kun pliprecizigita signifo. Aliaj terminoj estis aparte kreitaj de filozofoj por la filozofia lingvouzo.

Jen la plej gravaj terminoj uzataj en la filozofio:

Apriore - Devo - Dialektiko - Dio - Eklektikismo - Ento - Etiko - Fenomeno - Formalismo - Idealo - Ideo - Hipotezo - Hipostazo - Juĝo - Koncepto - Libero - Logoso - Materio - Monado - Noumeno - Penso - Principo - Persono - Racio - Realo - Scio - Sistemo - Senso - Substanco - Teorio - Tezo - Valoro - Volo - Vero

Gravaj filozofoj


Antisteno - al-Gazali - al-Kindi - Alkmeono - Tomaso de Akvino - Hannah Arendt - Aristotelo - Aŭgusteno - Aviceno - Gaston Bachelard - Francis Bacon - Pierre Bayle - Henri Bergson - George Berkeley - Albert Camus - Auguste Comte - Damascius - Daniel Dennett - Jacques Derrida - Denis Diderot - Diogeno - Epikteto - Epikuro - Paul Feyerabend - Michel Foucault - Hegelo - Heraklito - Hobbes - Hume -Ivan Illich - William James - Kantio - Kartezio - Kierkegardo - Konfuceo - Ksenofano - Nikolo Kuzano- Laozio - Leibniz - Leŭkipo - John Locke - Lukrecio- Ramon Lullo - J.L. Mackie - Makiavelo - Karlo Markso - Tomáš Garrigue Masaryk - John Stuart Mill - Manuel Garcia Morente - Friedrich Wilhelm Nietzsche - William de Ockham - José Ortega y Gasset- Parmenido - Blaise Pascal - Pitagoro - Platono - Plotino - Karl Popper - Richard Rorty - Jean Jacques Rousseau - Bertrand Russell - Gilbert Ryle - Jean-Paul Sartre - Friedrich Wilhelm Joseph von Schelling - Arturo Schopenhauer - John Searle - Sokrato - Spinozo - Taleso - Pierre Teilhard de Chardin - Miguel de Unamuno - Ludwig Wittgenstein - Zenono - Zhuangzi - Estanislao Zuleta

Skoloj


Aristotelanismo - Cinikismo - Elajismo - Empiriismo - Epikuranismo - Ekzistencialismo - Falsafismo - Ideismo - Idealismo - Modernismo - Marksismo - Materialismo - Monismo - Novplatonismo - Novpitagorismo - Pitagorismo - Personismo - Platonismo - Postmodernismo - Rekursiismo - Raciismo - Skeptikismo - Skolastikismo - Stoikismo - Strukturalismo - Tomasismo - Utilismo

Personaj filozofioj kaj sintenoj al la vivo


Pacismo - Humanismo - Egoismo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligoj


Enciklopedio Simpozio

Filozofio

Pilosopiya

Filosofie | Filosofía | Ūðwitegung | فلسفة | Filosofía | Философия | Prederouriezh | Filozofija | Filosofia | Filosofie | Filozofijô | Философи | Filosofi | Philosophie | Φιλοσοφία | Philosophy | Filosofía | Filosoofia | فلسفه | Filosofia | Philosophie | Filosofy | Feallsanachd | Filosofía | פילוסופיה | दर्शनशास्त्र | Filozofija | Filozófia | Philosophia | Filsafat | Filozofio | Heimspeki | Filosofia | 哲学 | Filsafat | ფილოსოფია | 철학 | Felsefe | Philosophia | Filosofiya | Philosophie | Filosofie | Filosofija | Filozofija | Филозофија | Философи | Falsafah | Filosofie | Filosofi | Filosofi | Filozofia | Filosofia | Filozofie | Философия | Filusufìa | Philosophie | Philosophy | Filozofia | Filozofija | Filozofia | Филозофија | Filsafat | Filosofi | ปรัชญา | Pilosopiya | Felsefe | Fälsäfä | Історія філософії | Triết học | Filosop | 哲学

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Filozofio".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld