La estona lingvo (estone: eesti keel) havas parolantaron de ĉirkaŭ 1,1 milionoj da personoj, la plejparto de kiuj loĝas en la Estona Respubliko.
| La estona (Eesti) | |
|---|---|
| Parolata en: | Estonio |
| Parolantaro: | 1,100,000 |
| Genetika klasifiko: | Urala | Finn-Ugra
| Oficialeco | |
| Oficiala lingvo en: | Estonio |
| Lingvaj kodoj | |
| ISO 639-1 | et |
| ISO 639-2 | est |
| SIL | EST |
La estona estas ano de la finna branĉo de la Finn-ugra lingvaro. La estona ne parencas, kiel multaj personoj kredas, iel genetike al ĝiaj geografiaj najbaroj, la baltaj lingvoj (la latva kaj la litova), sed parencas al la finna, parolata trans la Golfo de Finnlando, kaj al la hungara. Tamen, ne estas vere ke la nordaj dialektoj de la estone estas sufiĉe similaj al la finna ke ili povas interkompreni sin.
Unu el la distingaj trajtoj de la estona estas ke ĝi havas ion, kio laŭtradicie estas rigardata kiel tri gradoj de fonema longeco: mallonga, longa, kaj "longega", ekzemple (en IFA) /toto/, /toːto/ kaj /toːːto/ estas distingeblaj, kaj ankaŭ /toto/, /totːo/, kaj /totːːo/. Tamen, la distingo inter longeco kaj longegeco estas, praktike, ankaŭ bazata je silaba akcento. Oni ne distingas inter longaj kaj longegaj vokaloj en estona skribo; aliflanke, plosivoj havas tri apartajn "gradojn": b, d, g; p, t, k kaj pp; tt; kk (ĉiu estas senvoĉa plosivo).
Kiel la latva kaj la litova, la estona uzas la latinan alfabeton. Ĝia alfabeto ne havas la literojn c, q, w, x, y, ("fremdaj literoj"; uzataj nur en fremdaj nomoj kaj vortoj) sed enhavas la literojn š, ž, ä, ö, ü, kaj õ. La litero "õ" signifas vastan, malantaŭan, nerondigatan vokalon (IFA /ɤ/), kaj tial estas malsama ol la litero kiel uzata en la portugala. Ĝi similas al la vjetnama litero "ơ".
Tipologie, la estona estas ekzemplo de lingvo ŝanĝanta de aglutina lingvo al fleksia lingvo. Dum la historio de Estonio, la germana forte influis la estonan, ambaŭ leksikone kaj sintakse.
En la estona, substantivoj kaj pronomoj ne havas genrojn, sed substantivoj kaj adjektivoj havas dek kvar deklinaciajn kazojn: la nominativon, genitivon, partitivon, ilativon, inesivon, elativon, alativon, adesivon, ablativon, translativon, terminativon, esivon, abesivon, kaj komitativon. La kazo kaj pluraleco de adjektivo ĉiam akordas kun la substantivo. Ekzemple, la ilativa formo de "flava domo" (kollane maja) — "en flavan domon" estas (kollasesse majasse).
Strange, en la kazosistemo mankas akuzativo. Anstataŭe, la rekta objekto de la verbo estas normale genetiva kaj kelkfoje partitiva (uzata por partaj aĵoj).
La verbosistemo ne havas apartan futuron (oni anstataŭe uzas la prezencon) kaj havas specialajn formojn por esprimi ion faratan de nepreciza subjekto.
Esties | لغة إستونية | Естонски език | Estonski jezik | Estonià | Estonština | Эстон чĕлхи | Estnische Sprache | Εσθονική γλώσσα | Estonian language | Idioma estonio | Eesti keel | Estoniera | Viron kieli | Estonien | Lingua estoniana | אסטונית | Estonski jezik | Észt nyelv | Bahasa Estonia | Estoniana linguo | Lingua estone | エストニア語 | 에스토니아어 | Estonek | Lingua Estonica | Estisch | Estų kalba | Igauņu valoda | Естонски јазик | Лимбa ecтoнэ | Bahasa Estonia | Estisch | Estisk språk | Estisk språk | Język estoński | Língua estoniana | Limba estonă | Эстонский язык | Esttegiella | Estonski jezik | Estonščina | Естонски језик | Estniska | Estonca | ئېستون تىلى | 爱沙尼亚语
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Estona lingvo".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world