article

Dinosaŭroj, la plej grandaj rampuloj, estis la dominantaj ter-bestoj, kiuj vivis antaŭ 225 - 65 milionoj jaroj. Tio estas multe pli longa tempodaŭro, ol homoj estas sur la Tero. Restaĵoj de dinosaŭroj estis trovitaj preskaŭ ĉie sur la Tero, tamen plej riĉa tombejo de dinosaŭroj troviĝas en Mongolio.

La subita malapero de ĉi tiuj kreitaĵoj neniam estis klarigita kontentige. Unu teorio atribuas la malaperon al dramecaj ŝanĝoj en klimato. Multaj sciencistoj kredas, ke asteroido kolizianta kun la Tero, produktis tiom da polvojn en la atmosfero, ke sunlumo estis blokita dum longa tempo. Ĉi tiu evento povis kaŭzi malaperon de manĝaĵo en ĉirkaŭaĵo kaj malhelpi al la kresko de plantaro.

Pli da subtenoj por la asteroida teorio envenis en 1991, kiam sciencistoj enfokusigis sian atenton sur du grandegaj, antikvaj krateroj en la Tera surfaco. Unu kratero, en Siberio norde de la Arkta Cirklo, mezuris ĉirkaŭ 95 kilometrojn en diametro; la alia, en la Jukatan-duoninsulo de Centra Ameriko, havas grandon pli ol 160 kilometroj en diametro. Krateroj de ĉi tiu grandeco povus esti farita de asteroidoj, kiuj flugis je kelkaj mil km po horo. Dato de la Siberia kratero estas difinita per 66 milionoj jaroj, kiu fakte konformas al la estingo de la dinosaŭroj.

Dinosaŭr-specioj
Vegetaranaj
Anatotitano - Ankilosaŭro - Apatosaŭro - Braĥiosaŭro - Diplodoko - Igvanodonto - Mikropakicefalosaŭro - Nodosaŭro - Pakicefalosaŭro - Plateosaŭro - Stegosaŭro - Triceratopso
Viandemaj
Alosaŭro - Arkeopterigo - Barionikso - Eŭripterigio - Spinosaŭro - Tiranosaŭro - Velociraptoro

Ekstera ligo


Jura und Kreide (germane)

Paleontologio | Makzeluloj Reptilioj Prahistorio | Formortintaj reptilioj

ديناصور | Dinosauriu | Динозаври | Dinosaurusi | Dinosaure | Dinosauři | Deinosor | Dinosaurus | Dinosaurier | Dinosaur | Dinosauria | Dinosauro | دایناسور | Hirmuliskot | Dinosaure | Dinosauro | דינוזאורים | Dinosauri | Dinosaurus | Dinosauri | 恐竜 | 공룡 | Dînosaur | Dinosaurusse | Dinozaurai | Dinosaur | Dinosauriërs | Dinosaurus | Dinosaurer | Dinosaures | Dinozaury | Dinossauro | Dinozaur | Динозавры | Dinusauru | Dinosaur | Dinosaury | Dinozaver | Диносауруси | Dinosaurus | Dinosaurier | Dinosaurs | ไดโนเสาร์ | Dinozor | Динозавр | حیوان المہیب | Khủng long | 恐龙

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Dinosaŭro".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld