article Related Topics:
Amos :: Among_Giants :: Amores_Perros :: Amour_Infinity :: Amore :: Amor_Natural,_O :: Amorphis :: Amos,_Tori :: Amon_Amarth :: Amorosi,_Vanessa
 

Love heart uidaodjsdsew.gif Amo estas profunda emocio pri la ŝatado de alia(j) individuo(j), kun kiu(j) oni sentas sin kunligita. Laŭ la kunteksto la vorto povas komprenigi vastan gamon de signifonuancoj de forta simpatio ĝis amora pasio. Amo estas ofta temo en arto, literaturo, poezio kaj kino. Fido estas rigardata ĝia nepra kondiĉo.

Amo kiel morala nocio


Amo en morala senco ne estas tiu amo, kiu estas la ĉeftemo de amromanoj. Amo en morala senco ĉefe estas virto; nome la virto de bonvolemo. Ĝi realiĝas per bonfarado kaj evitado de malbonfarado. "Amo ne faras malbonon al proksimulo; amo do estas la plenumado de la leĝo." (Romanoj 13.10) Ĝi povas havi emocian komponanton, sed ne nepre ĝi havas tre altan emocian temperaturon. Tion atendi, tion postuli estas misinterpreto de la biblia teksto.

Por normala homo, sub normalaj cirkonstancoj, ne estas eble, emocie ami la tutan homaron. Sed ami ĝin en morala senco, bonvoleme, bonfareme, tio tute eblas. En tiu senco eblas ankaŭ, ami la malamikon. Tio ne signifas, ke oni dolĉemocie, kiel en amromano, rilatu al malamikoj, sed ke oni ĉiukaze traktu ilin kun certa minimumo da bonvolemo. (Ekz. la reguloj de la internacia militojuro estas konkretiĝoj de morala amo al malamiko.)

Amo kiel metafizika nocio


"Anstatataŭ, ke antaŭ esti amataj, ni mltrankviliĝis pri tiu nepravigebla, nepraviginda ĝibo tia, kia estis nia esteco, anstataŭ ol senti nin kiel troaĵojn, ni nun sentas, ke tiu estado nia estas kunprenita, kaj volata, kune kun ĝiaj plej malgrandaj detaloj, de absoluta libereco, kiun ĝi samtempe kaŭzas, kaj kiun ni propramense volas per nia propra liberpovo. Tio estas la fundamento de la amĝojo, kiam ĝi ekzistas : nin senti ekzisti prave." (Jean-Paul Sartre)

Vidu ankaŭ:

Ekstera ligo: Homaranisma Leksikoneto

Emocioj | Interpersona rilatado

Dosiero:SwansHeart.jpg| Dosiero:Zoenen.jpg| Dosiero:Peter Paul Rubens 008.jpg|


Eksteraj ligiloj


http://plato.stanford.edu/entries/love http://lib.ru/RUSSLIT/GRIN http://lib.ru/LONDON

غرام | Любов | Ljubav | Amor | Láska | Kærlighed | Liebe | Love | Amor | Armastus | Rakkaus | Amour | Gràdh | Amor | אהבה | Szerelem | Amor | Cinta | Amore | | Amor | Leefde | Meilė | Te Aroha | Liefde | Kjærlighet | Miłość | Amor | Любовь | Love | Láska | Ljubezen | Љубав | Kärlek | รัก | Pag-ibig | Aşk | ياخشى كۆرمەك | Tình yêu |

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Amo".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld