article

Akronimo estas vorto aŭ nomo konsistanta el la komencaj literoj de plurvorta nomo. Kompare al simpla mallongigo akronimo devas esti prononcebla kaj kutime prononcata kiel vorto.

Ne nepras, ke de ĉiu vorto estas uzata nur unu litero; kelkaj akronimoj uzas pli (ekz. "Pekoteko" = "per-komputila termin-kolektado").

Kelkaj mallongigoj konsidereblaj kiel akronimoj:

Kelkaj mallongigoj ne konsidereblaj kiel akronimoj:

Relative nova estas la termino "rikura akronimo". En rikura akronimo estas akronimo, kiu mem aperas en la mallongigata nomo (ofte unualoke). Ekzemplo estas "GNU" klarigata kiel "GNU Ne (estas) Unikso". La koncepto mem de rikuraj akronimoj estas jam pli malnova, kiel pruvas jena malnova anekdoto:

Du judoj diskutas biblio-rilatajn esprimojn. Unu diras: "Laŭ la Biblio Noa estis drinkulo same kiel Lot; tamen oni diras, ke iu estas 'ebria kiel Lot', ne 'ebria kiel Noa'. Kial?" La alia respondas: "Nu, ĉe Lot la trinkado estas en la nomo mem, ĉar "Lot" estas akronimo: "Lot ofte trinkas". "Ha, bele", diras la unua, "sed preferinde li nomiĝu 'Tol', por ke la trinkado estu en la komenco." "Ne! Tiuokaze li ja nomiĝus 'Tot'!"

Eksteraj ligiloj


http://www.acronymfinder.com http://www.stands4.com http://www.acronymsearch.com http://www.siglas.com.br

Vidu ankaŭ jenon:


Lingvistiko | Gramatiko | Lingvo

Акроним | Acrònim | Akronym | Akronym | Akronym | Acronym and initialism | Acrónimo | Acronymie | ראשי תיבות | Betűszó | Akronim | Acronimo | 頭字語 | Akronym | Acroniem | Akronym | Skrótowiec | Acrónimo | Acronim | Акроним | Acronym | Akronim | Akronym | Từ chữ đầu

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Akronimo".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld