article

Westerwald-Herkersdorf.jpg

La Westerwald * estas germana mezmontaro, plejparte en la federacia lando Rejnlando-Palatinato, iom ankaŭ en Hesio kaj Nordrejn-Vestfalio. Geografie ĝi troviĝas meze inter la urbegoj Frankfurto ĉe Majno kaj Kolonjo, kiuj ambaŭ distancas ĉirkaŭ 100 kilometrojn.

Geologio


La geologie malnova montaro, kies plej alta pinto troviĝas 657 metrojn super marniveolo, kovras areon de 50 oble 70 kilometroj. En la malpli alta okcidenta parto ĝi konsistas el montetoj. La pli kruta orienta parto konsistas je 40 procentoj el arbaroj, tie oni la la montoj prenas ardezon, argilon, bazalton kaj ferajn mineralojn.

Etimologio


La nomo "Westerwald", germane por "Okcidenta Arbaro" devenas el la mezepoko kaj origine karakterizis la areon kiel "arbaro okcidente de la urbo Herborn". Ekde la mezo de la 19a jarcento post Kristo ĝi estas la ĝenerala esprimo por la regiono.

Limigaj riveroj


La sekvaj riveroj limigas la mezmontaron:
  • rivero Rejno - la sudokcidenta limo,
  • rivero Sieg * - la norda limo,
  • rivero Dill - orienta limo, fluas en la riveron Lahn
  • rivero Lahn - la sudorienta limo.
Westerwald | Westerwald | Westerwald

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Westerwald".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld