article

Washington IRVING (* la 3an de aprilo 1783 en Novjorko, † la 28an de novembro 1859 en Tarrytown, Novjorkio) estis usona verkisto.

La filo de komercisto studis juron kaj fariĝis advokato. Plurfoje li vojaĝis al Eŭropo, laboris kiel ambasadoro en Britio kaj Hispanio

La verkaro de Irving konsistas el humuraj/satirecaj verkoj pri la vivo en Eŭropo kaj Usono, krome el eseoj kaj biografioj. Influite i.a. de Oliver Goldsmith, Irving fariĝis la unua usona verkisto, kiu gajnis internacian renomon.

Listo de verkoj


  • A History of New York, from the Beginning of the World to the End of the Dutch Dynasty (satiraĵo, 1809)
  • The Sketch Book of Geoffrey Crayon (rakontoj, 1819/20)
  • The Legend of Sleepy Hollow (rakonto, 1820)
  • The Conquest of Granada (historia verko, 1829)

En Esperanto aperis


El la skizlibro / El la angla originalo trad. H. L. ELVIN. – Leipzig : Hirt, 1924. – 65 p. – (Internacia Mondliteraturo ; 6)

Usonaj verkistoj | Naskiĝintoj en 1783 | Mortintoj en 1859

Уошингтън Ървинг | Washington Irving | Washington Irving | Washington Irving | Washington Irving | ワシントン・アーヴィング | Washington Irving | Ирвинг, Вашингтон | Washington Irving | Washington Irving

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Washington Irving".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld