article

Vosto (cauda) estas la lasta korpoparto malantaŭ la postaj membroj de ĉi diversaj vertebruloj, konsistanta el la ekstremo de spino kovrita de muskoloj kaj haŭto. (Ankaŭ vosto nomiĝas postaĵa plumtufo de birdoj, postaĵa apendico ĉe diversaj animaloj aŭ fina parto de io.)

Ĝi diferenciĝas forte ĉe mamuloj disde la alia korpoparto, formas transiron de la korpo ĉe la birdoj kaj transiras sen forta diferenco de al korpo ĉe fiŝoj. Ĝia longo dependas de la enhavantaj vertebroj. La vostaj vertebroj (4-6) de birdoj kunfandiĝis al urostilo (unu vostosto), ĉe la homo rudimentiĝis.

La simioj kaj aliaj bestoj uzas la voston por preni branĉojn, moviĝi, grimpi, salti, aliaj apogas sin per tio (kanguruo). La vosto aŭ senvosteco povas karakterizi bestojn (manksa kato).

  • hundovosto=cinozuro
  • senvostuloj=batrakoj
  • lirvostulo=menuro
  • ponevosto estas hararanĝo de knabino, en kiu la harfasko libere pendas de kuntenanta banto
  • ruĝvostulo=fenikuro
  • ŝipvosto=pobo
  • vulpovosto=alopekuro

Vertebruloj

Cua (anatomia) | Cynffon | Hale | Schwanz | Tail | Cola | Saba | Häntä | Queue (animal) | זנב | Coda (anatomia) | | Uodega | Aste | Staart | Hale | Reszka | Хвост | Rep | Svans

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Vosto".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld