Volanoj ekzistas en diversaj specoj kaj estas dekoj da markoj. Kelkaj volanoj povas atingi rapidecon de 350 km/h. La pezo de volano estas proksimume 5 gramoj.
Akireblas du tipoj da volanoj : nilonaj volanoj kaj plumaj volanoj
Nilonaj volanoj
Nilonaj volanoj (multe) malpli rapide difektiĝas ol plumaj volanoj. Malavantaĝo tamen estas ke ili estas iom malpli preciza (ili ne ĉiam falas sur la sama loko kiam oni uzas la saman forton). La rapideco de nilonaj volanoj ne povas esti adaptita kaj tial ili haveblas en tri rapidecoj:
- rapida / frida / ruĝa
- meza / normala / blua
- lanta / varma/ verda
Plumaj volanoj
Plumaj volanoj konsistas el dekses
anseroplumetoj. La plumetoj estas fiksitaj per peco da
korko kun diametro de ĉirkaŭ 2,5 - 2,8 cm. La korko estas tegita per eta, maldika peco da
ledo. La malavantaĝo de plumaj volanoj estas ke plumeto rapide difektiĝas. Pro difektita plumeto la rapideco de la volano malpliiĝas. La avantaĝo de plumaj volanoj estas ke ili, kiam sendifekta, havas tre precizan
trajektorion. Per kurbigado de la plumetoj oni povas reguli la rapidecon. La plej bonaj volanoj estas faritaj el la plumoj de la maldekstra flugilo de ansero.
Sporto
Shuttlecock | Shuttlecock | Sulkapallo | Shuttle (badminton)