article

Vitrofibroj aŭ lumfibroj aŭ optikaj fibroj estas longaj, maldikaj fibroj, kiuj konsistas el vitro. Por produktado de la vitrofibroj oni tiras fibrojn el fandita vitro.

La vitrofibroj uzatas kiel vitrofibra kablo por datenliverado, aŭ kiel teksaĵa fibro por varmo- kaj sonoizolado kaj kiel vitrofibrofortigita plastiko aŭ kiel ornamaĵo en vitrobetono. Ĝi estas kemie rezista, ne forbruligebla, elasta.

Historio de la vitrofibro


El vitrofibroj oni jam produktis en la 18-a jarcento fajnan aŭ anĝelan hararon kiel ornamaĵon. Hermann Schuller fondis vitrofabrikon en la turingi-a Haselbach (1896), kie oni produktis unuafoje tekseblajn vitrofadenojn kun difinita diametro. La procezo estis patentita en la 1930-aj jaroj.

Eluzo de la optikaj proprecoj


La vitrofibroj bone konduktas lumojn, datenojn per efiko de tuta reflektado. En la cilindra vitrofibro, la lumo estas preskaŭ sen perdo plukondukata, tion helpas fotonaj kristaloj. La lumimpulso venas el eta lasero, kiu sendas diversajn informojn en formo de bitoj tra la vitrofibro. La vitrofibro povas liveri pli da bitokojn je sekundo ol kutima kuprofibro.

Arto

vitrobetono, teksitaj, lumantaj vestoj, teksaĵoj

Eluzo de mekanikaj proprecoj


La konvenajn proprecojn eluzas la aŭtomobila, aviadila, kosmoesplora industrioj. ĝi frotigas ofte plastikajn sportilojn.

Firmeco

La granda firmeco de la vitrofibro – male al kompakta vitro – baziĝas je grandeca efiko.

Rigideco

Vitrofibro havas amorfan strukturon, male al aramida fibrokarbona fibro. La vitrofibroj havas pro tio izotropajn mekanikajn proprecojn, ili estas elastaj.

vitro

Glasfaser | Fiberglass | Fibra de vidrio | Lasikuitu | Laine de verre | פיברגלס | グラスファイバー | Glasvezel | Włókno szklane | Glasfiber | Cam elyafı

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Vitrofibro".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld