La franca verkisto Victor HUGO naskiĝis je la 26-a de februaro 1802 en Besançon, kaj mortis je la 22-a de majo 1885 en Parizo. Li estis fama reprezentanto de la franca romantikismo, membro de la Académie française, ankaŭ politike aktiva.
Biografio
Lia patro estis generalo en la armeo de
Napoleono. Lia infanaĝo pasiĝis ĉefe en Parizo (elvokita en poemo "Aux Feuilantines"), sed restadoj en
Napolo kaj en Hispanujo influis lin.
Li edzinigis
Adèle Foucher (1803-1868) en 1822 kiu lin donis la unuan filinon Léopoldine en 1824.
Li ekfamiĝis en la jaro 1827 kiam en la antaŭparolo de sia unua teatraĵo Cromwell li oponis la klasikajn konvenciojn pri la teatro, kaj la literara gusto de lia tempo. Tiam li iĝis enokule de la socia publiko la ĉefo de la romantisma skolo, li estis karikaturita ĉekape de ties bando kun lia tipika elstara vasta frunto.
En 1830 lia dua filino Adèle naskiĝis, tri jaroj antaŭ li komencas ligadon kun aktorino Juliette Drouet. Ĝi daŭris 50 jarojn.
Post fekunda periodo (ĉefe multaj dramoj inter 1830 kaj 1840) li estis elektata al en la Académie française en 1841.
Politike
Komence de sia beletra kaj politika kariero li estis konservema kaj favora al legitima monarĥio. Sed poste li politike evoluis al favoro pri humanema demokratio. Kiam la nevo de Napoleono faris ŝtatrenverson kaj sin proklamis imperiestro sub la nomo
Napoleono la 3-a, Victor Hugo iĝis ties akra nefleksebkla kontraŭulo, kaj pasigis la jarojn de
1851 ĝis
1870 ekzile en
Bruselo kaj sur la anglo-normanaj insuloj
Jersey kaj
Guernesey. Poste li kondamnis la ekcesojn de la
Parizan Komunumon sed proklamis, ke tiuj de la konservativa reprimo estis centoble pli abomenaj. Li devenis senatoro en 1876.
Fino de sia vivo
Li iĝis vivanta simbolo de sociaj humanistaj republikanaj sentoj.
Victor Hugo mortis la
22-an de majo 1885, je 13:27.
Oni faris al li Nacian Funebron, kaj estis entombigita en la pariza
Pantheono, kie ripozas la francaj gloruloj.
Verkoj
Antaŭ 1830
- Odes et Poésies diverses (poemoj, 1822)
- Han d'Islande (1823)
- Nouvelles Odes (poemoj, 1824)
- Bug-Jargal (1826)
- Odes et Ballades (poemoj, 1826)
- Cromwell (dramo, 1827)
- Le Dernier Jour d'un Condamné (romano, 1829)
- Les Orientales (poemoj, 1829)
1830 - 1840
- Hernani (dramo, 1830)
- Notre-Dame de Paris (romano, 1831)
- Les Feuilles d'automne (poemoj, 1831)
- Marion Delorme (dramo, 1831)
- Le Roi s'amuse (dramo, 1832)
- Lucrèce Borgia (1833)
- Marie Tudor (dramo, 1833)
- Claude Gueŭ (1834)
- Angelo (dramo, 1835)
- Les Chants du crépuscule (1835)
- Les Voix intérieures (1837)
- Ruy Blas (dramo, 1838)
1840 - 1870
- Les Rayons et les Ombres (1840)
- Le Rhin ("La Rejno", 1842)
- Les burgraves (dramo, 1843)
- Les Châtiments (1853)
- Les contemplations ("La kontemploj", poemoj, 1856)
- Les misérables ("La mizeruloj", romano, 1862)
- Les Chansons des rues et des bois (poemoj, 1865)
- Les Travailleurs de la mer (1866)
Post 1870
- L'Année terrible (1872)
- Quatrevingt-treize ("Naŭdek tri", 1874)
- L'Art d'être gran-père (1877)
- Histoire d'un crime (1877)
- Religions et Religion (1880)
- Les Quatre Vents de l'Esprit (1881)
- Torquemada (dramo, 1882)
- La Ĝinoj (tr. Carlo Bourlet, Lingvo Internacia, 1902, p. 118-119)
- La mizeruloj / de Victor Hugo. Esperantigis Centezimala. - Amsterdam. - (Serio da Eldonaĵoj de "Internacia Socia Revuo" ; 9-17). Originalo: Les misérables
- Post la batalo ; Ekstazo ; Veni, vidi, vixi ; Boazo dormanta / Victor Hugo. - En: Tutmonda sonoro / Hrsg.: Kálmán Kalocsay; p.358 - 362, vol. 2
- Legendo pri la bela Pekopeno kaj la bela Boldura : el "Le Rhin" (Rejno) / Viktoro Hugo. El la franca originalo esperantigis Valo. - *: SAT-Broŝurservo, 1988. - 67 p.
- Hernani (antologieto de franca literaturo)
Eksteraj ligiloj
Francaj verkistoj | Franclingva literaturo | Naskiĝintoj en 1802 | Mortintoj en 1885
فيكتور هوجو | Виктор Юго | Victor Hugo | Victor Hugo | Victor Hugo | Виктор Гюго | Victor Hugo | Victor Hugo | Victor Hugo | Victor Hugo | Victor Hugo | Victor Hugo | ویکتور هوگو | Victor Hugo | Victor Hugo | Victor Hugo | ויקטור הוגו | Victor Hugo | Victor Hugo | Victor Hugo | Victor Hugo | Victor Hugo | ヴィクトル・ユーゴー | 빅토르 위고 | Viktoras Hugo | Viktors Igo | Виктор Иго | Victor Hugo | Victor Hugo | Victor Hugo | Victor Hugo | Victor Hugo | Victor Hugo | Victor Hugo | Гюго, Виктор Мари | Victor Hugo | Victor Hugo | Victor Hugo | Виктор Иго | Victor Hugo | Victor Hugo | Victor Hugo | 维克多·雨果