article

Geografio > Eŭropo > Rusio > Novgorodo


Novgorodo.gif Velikij Novgorod (ruse Великий Новгород) estas urbo en nord-okcidenta Rusio, ĉefurbo de Novgoroda provinco. La urbo situas ĉe la vojo el Sankt-Peterburgo al Moskvo.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 49401.

La urbo estis fondita en jaro 859.

Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 859.

La urbo antaŭe estis nomita kiel:

  • Novgorod (Новгород) ĝis 1998.

La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005).

Geografiaj koordinatoj de la urbo estas: latitudo 58°31' norde, longitudo 31°17' oriente.

La urbo estas ĉe rivero Volĥov (Волхов) en 6 km de lago Ilmenj (Ильмень).

En la urbo estas fervoja stacio.

En jaro 1959 la urbo havis 61 mil loĝantojn.

En jaro 2002 la urbo havis 216.9 mil loĝantojn.

Historio


Novgorodo estas unu el la plej malnovaj urboj de Rusio. La urbo situas en nordokcidento de Rusio, apud riverkomenco Volĥov kaj lago Ilmenj.

Aborigena loĝantaro de ĉi tiu teritorio estis finnaj triboj, post kiuj restis multaj nomoj de riveroj kaj lagoj. En la sesa jarcento tien ĉi alvenis nemultenombraj triboj de slavoj-kriviĉoj, kaj en la oka jarcento alvenis plia slava tribo, kiu nomiĝis slovenoj. En la kroniko oni skribis pri alvoko al Ruriko, la duko de vikingoj, en la okcent-sesdek-dua jaro. (Lin la lokanoj invitis ĉi tien por esti ilia duko). Komence lia restadejo situis, verŝajne, en la fortikigita urbeto, kiu estas nomata Gorodiŝe de Ruriko. Gorodiŝe situis je kelkaj kilometroj de la nuntempa urbo. Ĝi havis oportunan situon, ĉar ĝin ĉirkaŭe gardis akvo. De la monteto, kie ĝi situis, la vikingoj facile povis regi pasadon de ŝipoj el Volĥovo en la lagon kaj reen.

En la komenco de la dekunua jarcento la duko Jaroslavo Saĝa translokis sia restadejo malsupren laŭ fluo de rivero Volĥov. Ĉi tie ĝis tiu ĉi tempo jam situis urbeto, kie loĝis lokaj finnoj kaj slavoj. Oni povas supozi, ke de tiu tempo la urbo akceptis sian nuntempan nomon (Novgorodo signifas Novan Urbon). La nova restadejo de Jaroslavo lokiĝis apud Torg - la centro de komerca vivo de la urbo. Ĝis nun restis en la okcidenta bordo de Volhov ĉi tiuj du komencaj elementoj: malnova Torg (bazaro) kaj Jaroslavovo Dvoriŝe (kortego de Jaroslavo). Poste, en la mil kvardeka jaro, kontraŭ Torg, en la orienta bordo, estis konstruataj ligna citadelo kaj ŝtona katedralo de Sankta Sofia. Tiel formiĝis la malnova centro de la urbo. Poste rajtoj de duko estis tre limigataj kaj li iĝis subulo de la urboestro, kiu nomiĝis "posadnik". La restadejo de duko estis retranslokita en sian malnovan lokon, en Gorodiŝe-on. Oni povis forpeli dukon kaj alvoki la novan, se la malnovan oni ne ŝatis. Duko estis preskaŭ nur milita ĉefo. Novgorodo iĝis respubliko. Registo de la urbo estis "posadnik", kiun elektis ĝenerala kunveno de urba elito - "veĉe". Dum tri kaj duono jarcentoj, ĝis la mil kvarcenta jaro, kiam Moskvo aneksis Novgorodon, ĝi estis respubliko. Grandan potencon havis ankaŭ la episkopo de Novgorodo, kiu formale estis ĉefo de la tuta respubliko.

La oportuna situo de la urbo en kruciĝo de komercaj vojoj transformis ĝin en la grandegan centron de komerco. Novgorodo posedis grandan teritorion kaj estis unu el la plej grandaj tiutempaj ŝtatoj.

Urboj de Rusio | Novgoroda provinco | Monda Kulturheredaĵo de UNESKO

Weliki Nowgorod | Νόβγκοροντ | Velikiy Novgorod | Nóvgorod | Veliki Novgorod | Novgorod | Novgorod | Novgorod | Novgorod | ノヴゴロド | ნოვგოროდი | 노브고로드 | Novogardia Magna | Naugardas | Naugard | Novgorod | Novgorod | Novgorod | Nowogród Wielki | Veliki Novgorod | Великий Новгород | Велики Новгород | Novgorod | Novgorod | Новгород | 大诺夫哥罗德

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Velikij Novgorod".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld