article

Vegetativa reproduktado estas la multigo per vegetativaj organoj de la planto (ĉefe per modifiĝintaj plantaj organoj kiel plantado per tuberoj (terpomo), bulb(er)oj (ajlo)). Plej gravaj metodoj estas:

  • markotado estas la procedo de reprodukto de plantaj per markoto (vidu stolono). La markoto estas branĉo, kiun oni metas en malsekan teron aŭ muskon, ne apartigante ĝin de la gepatra planto. Kiam la markoto enradikiĝas, oni apartigas ĝin. La metodo uzatas ĉe plantoj, kiuj malbone aŭ malfacile radikiĝas (avelo, groso).
  • stikado estas la procedo de reprodukto de plantaj per stikaĵo, kiu estas juna branĉo, tigo aŭ folio, detranĉita disde la repraduktota planto. Uzatas ĉe ornamplantoj, lupolo, vito.
  • draĵado: draĵo estas ŝoso, kiu kreskas de la radiko kaj per kies replantado oni povas rapide reprodukti planton, ekz. ĉe frambo.

Agrikulturo | Botaniko

Vegetative Vermehrung | Vegetative reproduction | Esqueje | Multiplication végétative | Vegetatieve vermeerdering

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Vegetativa reproduktado".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld