Vato (simbolo W) aŭ ŭato estas, en la Sistemo Internacia de Unuoj, la derivita mezurunuo de povumo, t.e. la rapido de konsumado, produktado aŭ transformado de energio. Ĝi egalas al 1 ĵulo en sekundo (1 J/s), per bazaj unuoj tio estas 1 kg·m2·s-3, per elektraj mezurunuoj 1 volt-ampero (1 V·A).
La nomo vato estas donita honore al James Watt, inventinto de vapormotoro.
La termino en Esperanto havas interesan historion: En PIV 1970 ĝi havis duoblan "t" ("vatto"), kaj ekzistis krome la alternativa termino "ŭato"; evidente oni sentis bezonon diferencigi de la fundamenta | homonimo, kiu signifas kombitan kotonon. En PIV 2002 restas nur la terminoj "vato" kaj (malrekomendata) "ŭato". Strangege estas, ke laŭ PIV 2002 "ŭato" estas sinonimo de "vato" en ĉiuj signifoj, ankaŭ la fundamenta; eble tio estas eraro, kiu enŝteliĝis ĉe la anstataŭigo de "vatto" per "vato".
Ват | Watt | Watt | Watt | Watt | Watt (Einheit) | Watt | Vatio | Vatt (ühik) | Watt | Watti | Watt | Watt | ואט | Watt | Watt | Watt | ワット | 와트 | Vats | Watt | Watt | Watt | Watt | Wat | Watt | Ватт | Watt | Watt | Watt | Ват | Watt | Watt | 瓦特 (单位)
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Vato (unuo)".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world