article


La Varsovia Kontrakto (oficiala nomo: Kontrakto pri Amikeco, Kunlaboro kaj Reciproka Subteno), kiun en okcidento oni nomis Varsovia Pakto, estis la militista organizo de la ŝtatoj de meza kaj orienta Eŭropo ligitaj -satelite- al Sovetunio. La kontrakto, kies tekston proponis Nikita Ĥruŝĉov estis subskribita la 14-an de majo 1955 en Varsovio, Pollando. Oni fondis la aliancon ne nur reage al la membriĝo de Okcidenta Germanio en la jam 1949 fondita NATO, sed interalie ankaŭ por jure apogi la daŭran restadon de la sovetaj trupoj en Orienta Eŭropo. (Post la subskribo de packontakto inter Sovetunio kaj Aŭstrio, la sovetaj trupoj rajtis resti (kiel garnizonaj trupoj) nur tiel en Hungario.) Varsovia Pakto estis nuligita la 1-an de julio en 1991 en Prago, Ĉeĥio.

Membro-Ŝtatoj


Do, ĉiuj "komunistaj" ŝtatoj de la tiama Eŭropo krom Jugoslavio.

La membroj de la Varsovia Pakto havis la ĉefan taskon defendi unu la alian kaze de atako al unu el ili. Sed la Varsovia Pakto aŭ ĉefe la sovetaj tankoj disbatis la revoluciojn de Hungario (1956) kaj Ĉeĥoslovakio (1968 Praga Printempo) La ĉefa kontraŭulo estis la organizo NATO, kreita en 1949.

Sovetunio

حلف وارسو | Варшавски договор | Pacte de Varsòvia | Varšavská smlouva | Cytundeb Warsaw | Warszawapagten | Warschauer Vertrag | Warsaw Pact | Pacto de Varsovia | Varssavi Lepingu Organisatsioon | پیمان ورشو | Varsovan liitto | Pacte de Varsovie | Pacto de Varsovia | ברית ורשה | Varšavski pakt | Varsói Szerződés | Pakta Warsawa | Varsjárbandalagið | Patto di Varsavia | ワルシャワ条約機構 | 바르샤바 조약 기구 | Warschaupact | Warszawa-pakten | Układ Warszawski | Pacto de Varsóvia | Pactul de la Varşovia | Варшавский Договор | Varšavski pakt | Varšavská zmluva | Varšavski pakt | Варшавски пакт | Warszawapakten | 华沙条约组织

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Varsovia Kontrakto".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld