article

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono


La tria plej granda lando laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera.

Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano.

Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis.

Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.

La plej grandaj urboj

La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj.

20,25 Novjorko (#2 tutmonde)
16,15 Los-Anĝeleso (#7 tutmonde)
8,85 Ĉikago
7,45 Vaŝingtono/Baltimoro
6,85 Sanfrancisko
6,05 Filadelfio
5,65 Bostono
5,40 Detrojto
4,95 Dalaso
4,65 Hjustono
3,95 Atlanto
3,75 Miamio
3,60 Seatlo
3,15 Fenikso
2,95 Klevlando
2,95 Mineapolo
2,80 San-Diego
2,60 Sankta Luiso
2,50 Denvero
2,40 Picburgo
2,30 Portlando
2,30 Tampo
2,00 Cincinatio

Usono konsistas el 50 ŝtatoj:

Etnoj

Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).

Lingvo

Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj.

198,60 angla
17,34 hispana
1,70 franca
1,55 germana
1,31 itala
1,25 ĉina
0,84 filipina
0,72 pola
0,63 korea
0,51 vjetnama
5,99 aliaj

Kun 500-100 mil parolantoj: la portugala (430), japana (428), greka (388), araba (355), hindia kaj urduo (331), rusa (242), jida (213), taja (206), persa (201), haitia (189), armena (150), navaha (149), hungara (148), hebrea (144), nederlanda (143), kmera (127), guĝarata (102). 2,04 milionoj parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj. legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso)

Historio

Vidu apartan artikolon: Historio de Usono

Ekonomio

Vidu Agrikulturo de Usono

Ceteraj informoj

La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.

Rimarkinde malmulte da usonanoj uzas la SI-sistemon. La nacio oficiale agnoskas kaj ĝin kaj la imperian sistemon, kaj permesas ke oni skribu postulatajn mezurdeklarojn per aŭ unu aŭ la alia; tamen la plejparto da la popolo pli konas la imperian sistemon.

  • Semotaŭga: 19%
  • Loĝantaro: urbanoj 77% (2000)
  • homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
  • kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
  • naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
  • mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
  • migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
  • mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
  • infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
  • meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
  • organizoj: UNO (1945), NATO
  • konstitucio: la 4-an marto 1789
  • korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
  • ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
  • por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
  • kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
  • inflacio: 2,2% (1999)
  • senokupeco: 4,2% (1999)
  • valuto: 1 dolaro ($)

Esperanto en Usono

Vidu apartan artikolon: Esperanto-movado

Ekstera ligilo


USAAK - Usono ligilo lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)

Nordameriko | Usono

Verenigde State | USA | አሜሪካ | Estatos Unitos | Geānlǣht Rīcu American | الولايات المتحدة الأمريكية | Estaos Xuníos d'América | Amerika Birləşmiş Ştatları | Злучаныя Штаты Амэрыкі | Съединени американски щати | মার্কিন যুক্তরাষ্ট্র | Stadoù-Unanet Amerika | Sjedinjene Američke Države | Estats Units d'Amèrica | ᎠᎺᎢ | Spojené státy americké | Америкăри Пĕрлешӳллĕ Штатсем | Unol Daleithiau America | USA | Vereinigte Staaten | އެމެރިކާ | Ηνωμένες Πολιτείες της Αμερικής | United States | Estados Unidos de América | Ameerika Ühendriigid | Amerikako Estatu Batuak | ایالات متحده‌ امریکا | Yhdysvallat | États-Unis d'Amérique | Ètats-Unis d’Amèrica | Feriene Steaten fan Amearika | Stáit Aontaithe Mheiriceá | Na Stàitean Aonaichte | Estados Unidos de América - United States of America | સંયુક્ત રાજ્ય અમેરિકા | ארצות הברית | संयुक्त राज्य अमेरिका | Sjedinjene Američke Države | Etazini | Amerikai Egyesült Államok | Statos Unite de America | Amerika Serikat | Estados Unidos iti America | Usa | Bandaríkin | Stati Uniti d'America | ᐊᒥᐊᓕᑲ | アメリカ合衆国 | mergu'e | ამერიკის შეერთებული შტატები | សហរដ្ឋ | 미국 | संयुक्त राज्‍य अमेरिका | Dewletên Yekbûyî yên Amerîkayê | Statys Unys | Civitates Foederatae Americae | Vereenegt Staate vun Amerika | Vereinegde State van Amerika | JAV | Amerikas Savienotās Valstis | Соединети Американски Држави | യു.എസ്‌.എ. | Стателе Уните але Америчий | अमेरिकेची संयुक्त संस्थाने | Amerika Syarikat | Stati Uniti | အမေရိကန္‌ပ္ရည္‌ေထာင္‌စု | Altépetl Osehsepanoaseh Americac | USA | Verenigde Staten | USA | Amerikas forente stater | Êtats Unnis d'Améthique | Wááshindoon bikéyah ałhidadiidzooígíí | Estats Units d'America | Америкæйы Иугонд Штаттæ | Amerikaa | Stany Zjednoczone | د امريکا متحده ايالات | Estados Unidos da América | Stadis Unids da l'America | Statele Unite ale Americii | Соединённые Штаты Америки | Leta Zunze Ubumwe z’Amerika | संयुक्त राज्‍य अमेरिका | Stati Uniti | Unitit States | Amerihká ovttastuvvan stáhtat | Sjedinjene Američke Države | United States | Spojené štáty | Združene države Amerike | Shtetet e Bashkuara | Сједињене Америчке Државе | USA | ஐக்கிய அமெரிக்க நாடுகள் | Иёлоти Муттаҳидаи Амрико | สหรัฐอเมริกา | Estados Unidos | Yunaitet Stets | Amerika Birleşik Devletleri | ئامېرىكا قوشما شتاتلىرى | Сполучені Штати Америки | ریاستہائے متحدہ امریکہ | Amerika Qo`shma Shtatlari | Stati Unìi d'Amèrica | Hoa Kỳ | Estats Unis | פאראייניקטע שטאטן פון אמעריקע | Orílẹ̀-Èdè Amẹ́ríkà | Meijgoz | 美國 | Bí-kok | 美國

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Usono".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld