Urinado estas procedo de senigado de urino el urinveziko tra uretro eksteren el la korpo. La procedo de urinado estas kutime priregata per la volo. Se oni perdas kontrolon super la urinado, la staton oni markas kiel enurezo.
La akciaj potencialoj estas transprenataj per sensoraj neŭronoj en la sakralajn segmentojn de la spino tra pelvaj nervoj. Parasimpatikaj fibroj transprenas la akciajn potencialojn en la urinvezikon en la pelvaj nervoj. Tio kaŭzas kontrakton de la muroj de la veziko. La malplialtigitaj somataj motoraj akciaj potencialoj pleje kaŭzas liberigon de ekstera urina kontrahmuskolon, kiu konsistas el skeleta muskolo. Se la ekstera urina kontrahmuskolo estas liberigita, la urino fluas el la urinveziko, nur kiam la premo estas sufiĉe granda por elpremi la urinon. La reflekso de urinado kutime produkas serion de kontrakturoj de la urinveziko.
La akciaj potencialoj transprenataj per sensoraj neŭronoj el akceptantoj de la streĉo en la muro de la urinveziko ankaŭ iras tra la spino en la centrojn de urinado en la ponso kaj la cerebro. La descendantaj potencialoj estas sendatataj el tiuj ĉi terenoj de la cerbo en la sakralan terenon de la spino, kie ili modifikas aktivecon de la reflekso de urinado en la spino. La reflekso de urinado integrita en la spino superas ĉe suĉinfanoj. Kapablo reteni la urinadon per la volo evoluas en aĝo de 2 – 3 jaroj kaj sekve superas influo de la nerva ponso kaj la cerebro super la spina reflekso de urinado. La reflekso de urinado integrita en la spino estas aŭtomata, sed ĝi estas stimulita aŭ subpremata per la descendaj akciaj potencialoj el la cerebro kaj la ponso tra la spinaj vojoj por subpremi la spinan reflekson de urinado. Sekve estas subpremita la parasimpatika stimulado de la urinveziko kaj la somatikaj motoraj neŭronoj retenantaj la eksteran urinan kontrahmuskolon en la stato de kunpremo estas stimulitaj.
Premo en la urinveziko rapide kreskas, se ĝia volumo superos proksimume 400 – 500 ml kaj estiĝas kresko en frekvenco de la akciaj potencialoj transprenataj per la sensoraj neŭronoj. La plialtigita frekvenco de la akciaj potencialoj kondukataj tra ascendantaj spinaj vojoj en la ponton kaj la cerebron montriĝas kiel plialtigita bezono urini.
La komenco de la urinado per la volo ensumigas plialtiĝon de la akciaj potencialoj elsendataj el la cerebro por perigi la reflekson de la urinado kaj por liberigi volojn de la ekstera urina kontrahmuskolo. Kontraŭe al la subtenata reflekso de urinado ĉi tie estas ankaŭ plialtigita kontrakturo de voloj de abdomenaj muskoloj, kiu kaŭzas kreskon de abdomena premo. Tio plifortigos la reflekson de urinado per plialtigita premo aplikata al la muro de la urinveziko.
La ekstarto de la urinado estas kaŭzita per la streĉo de la muro de la urinveziko. Sed eĉ ankaŭ inflamo kiel ekz. bakteria infekto de la urinveziko aŭ uretero aŭ aliaj kondiĉoj povas kaŭzi bezonon urini, eĉ kiam la urinveziko estas preskaŭ malplena.
Dum la urinado la muskoloj en la muro de la urinveziko kunpremiĝas elpremante la urinon eksteren en la ureteron. Samtempe la muskoloj de la kontrahmuskolo ĉirkaŭ la uretero liberiĝas, tralasante la urinon eksteren el la korpo. La enurezo okazos, kiam la muskoloj de la urinveziko subite kuntiriĝos aŭ la muskoloj ĉirkaŭ la uretero subite liberiĝos.
Malmulte konata estas, ke virinoj povas urini eĉ starante. Tio eblas atingi per manipulado de la generiloj per certa maniero – orientado de la pelvo en angulon kaj per rapida premo de la fluo de urino eksteren Alternativa metodo estas uzo de helpa ilo [http://www.travelmateinfo.com/page002.html.
Se virinoj urinas ekstere, ili kaŭras tiel, por ke ili havu ian objekton malantaŭ la dorso kaj vidu antaŭ si eblan danĝeron, viroj kontraŭe ekstere urinas tiamaniere, ke ili urinas ian objekton kaj ebla danĝero povas aperi malantaŭ iliaj dorsoj. Tia objekto povas esti ekz. arbo, konstruaĵo ks.
Markado de la teritorio estas montro plimulte de maskloj, kiuj ne urinas en unu fojo, sed sur pluraj kutime limlokoj de sia teritorio, por tia konduto oni uzas terminon markado.
Močení | Harnlassen | Urination | Micción | Miction | 排尿 | Urineren | Mikcja | Urinating | Močenie | יורינע