Urho Kaleva Kekkonen (* 3-a de septembro de 1900 en Pielavesi; † 31-a de aŭgusto de 1986 en Helsinki) estis finna politikisto, kiu estis ĉefministro de 1950 ĝis 1956, kaj estis la plej longe reganta prezidento de Finnlando de 1956 ĝis 1981. Kekkonen daŭrigis la neŭtralan politikon de sia antaŭulo Paasikivi. Lia libro La Finna Vojo aperis esperantlingve en 1989.
Kekkonen plenkreskis inter modestaj cirkonstancoj en norda Finnlando. Li estis filo de arbaristo.
Li partoprenis dum la libereca kaj civita militoj en 1918 kiel kuriero. En la sendependa Finnlando laboris li kiel policisto kaj ĵurnalisto. En 1921 li translokiĝis al Helsinki, kie li studis juron kaj en 1926 finis tion. Unu jaron post tio, li iĝis advokato, sed li devis retiriĝi post mallonga tempo pro siaj krudaj rimarkoj. Politike tiutempe li estis naciisto kaj aperis en la ekstremdekstra rando de la politiko. Li agadis en 1936 kiel deputito de la Kamparana Partio en la finna parlamento.
Li oficis inter 1944 kaj 1946 kiel justica, inter 1937 kaj 1939 kiel interna, de 1947 ĝis 1950 kiel eksteraafera ministro kaj estro de diversaj kabinetoj. En 1941 li kontraŭis la militan aliĝon de Finnlando kontraŭ Sovetunio. En 1950 li malvenkis la prezidentajn elektojn, Paasikivi nomumis lin do ĉefministro. En la kabineto emfazis li sian celon, akiri amikan rilaton kun Sovetunio. Eksterlande oni nomis tiun politikon finnlandiĝo. Pro sia aŭtoritata stilo, oni forpremis lin el la posteno en 1953.
Li certigis la neŭtralecon de Finnlando en 1975 per la Konferenco pri sekureco kaj kunlaboro en Eŭropo. Tiu politika sukcesego estas taksebla lia politika pinto.
Kekkonen suferis akcidenton dum fiŝhokado en Islando aŭtune de 1981 kaj tio kondukis al fizika (cerba) perturbo kaj malkapablo pri oficeja laboro. Oni elektis kiel lian posteulon Mauno Koivisto kaj li mortis en 1986, kvin jarojn post la akcidento.
Finnlando | Naskiĝintoj en 1900 | Mortintoj en 1986
Urho Kekkonen | Urho Kekkonen | Urho Kekkonen | Urho Kekkonen | Urho Kekkonen | Urho Kekkonen | Urho Kekkonen | Urho Kekkonen | 우르호 케코넨 | Urho Kekkonen | Urho Kekkonen | Urho Kekkonen | Urho Kaleva Kekkonen | Кекконен, Урхо Калева | Urho Kekkonen | Urho Kekkonen | 乌尔霍·卡勒瓦·吉科宁
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Urho Kekkonen".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world