article

Homo kiu kreis la dirmanieron urban legend (urba legendo) estis profesoro Jan Harold Brunvand, en libro The Vanishing Hitchhiker: American The Vanishing Hitchhiker: American Urban Legends & Their Meanings.

En folkloro, legendo estas tradicia popola rakonto pri mirakloj kaj heroaĵoj, perceptita de rakontanto kaj aŭskultanto kiel kredinda. Tradiciaj legendoj aperas spontanee kaj estas transdonitaj perbuŝe. Sekve, oni pensis ke en urboj, speciale en grandaj urboj, ne eblus la ekzistado de legendoj, sed oni vidas ke en moderna mondo aperas rakontoj mirindaj aŭ troigitaj kiuj similas al tradiciaj legendoj. Tiujn rakontojn kaj laŭdirojn oni nomas urbaj legendoj.

Simile al tradiciaj legendoj, oni ne konas la originalan aŭtoron de rakonto aŭ laŭdiro kiu formas la urba legendo. Ĝenerale ili estas rakontoj aŭ laŭdiroj kiuĵ oni aŭdas perbuŝe, legas en neseriozaj libroj, vidas en popularaj televidprogramoj, ktp. Poste, kiel en tradiciaj legendoj, oni reproduktas tion kun pliaj aŭ malpliaj detaloj, kaj, kiel tradiciaj legendoj, tiuj urbaj legendoj ofte havas konservativan ideologion aŭ moralan fondon.

Interreto

La interreto plifaciligis la kreadon kaj cirkuladon de urbaj legendoj. Urba legendo, per interreto, povas esti sendita kaj resendita al multaj homoj per malmultaj klakoj. La urbaj legendoj povas atingi miliardojn da homoj en kelkaj horoj per interreto. Sed en la legendoj, urbaj aŭ tradiciaj, la forgeso havas gravan rolon, tre ofte, homoj forgesas detalojn de rakonto kaj per tio la legendo modifiĝas kaj evoluiĝas, en interreto, ĉio povas esti konservata, en diskutlisto, ekzemple, la mensaĝoj daŭras dum la diskutlisto daŭras. Alie, per la aŭtomata kopiado aŭ simpla resendado de eletronikaj leteroj, oni ne ŝanĝas la tekstoj, kaj sekve, la legendoj ne facile evoluiĝas.

Vidu ankaŭ

folkloro

Градска легенда | Moderne Sage | Αστικός μύθος | Urban legend | Leyenda urbana | Urbaani legenda | Légende urbaine | אגדה אורבנית | Városi legenda | Leggenda urbana | 都市伝説 | Broodjeaapverhaal | Vandrehistorie | Miejska legenda | Lenda urbana | Городская легенда | Klintbergare | 都市傳奇

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Urba legendo".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld