Uragano estas granda, fortega, tropika ciklono, kun ventoj kirle vojaĝante po pli ol 119 k/h. Uraganoj naskiĝas en la varmaj akvoj de la oceanoj kaj maroj, kaj povas fari grandan detruon kiam ili trafas landon, forblovante konstruaĵojn, arbojn, kaj kunportante torentajn pluvegojn kiuj siavice ofte kreas inundojn.
La vorto "uragano" devenas de "Hurikan", la Kariba dio de malbono. Tiu ĉi nomo mem devenis de "Hurakan" unu el la Majaaj kreinto-dioj, kiu blovis lian spiron trans la Ĥaosa Akvo kaj malkovris la teron.
Je la tuta mondo estas ĉiujare 80-90 tropikaj ŝtormoj; ĉirkaŭ 2/3 de tiuj ŝtormoj evoluas ĝis uragano. Je la Nord-Atlantika Oceano la nombro de tropikaj ŝtormoj varias inter 4 (1983) ĝis 21 (1933); averaĝe temas pri 10.
La skalo estas uzita por povi taksi la damaĝon kiam uragano atingas la marbordon. Uragano de klasoj 2, 3, 4 kaj 5 estas respektive 10, 50 100 kaj 250 pli damaĝiga ol la malforta klaso 1. Cetere la damaĝo je certa loko ankaŭ dependas de diversaj faktoroj, kiel la distanco inter la regiono kun la plej alta ventorapideco, la konstru-priskriboj surlokaj, ĉu estas vegetaraĵoj aŭ ne kaj ĉu ekestas inundoj.
Ne estas rilato inter la amplekso de tropika ciklono kaj ĝia damaĝiga potencialo; ekzemple la tre forta uragano Andrew de 1992, klaso 4 je la skalo de Saffir-Simpson, estis relative malgranda.
Je la Boforta skalo uragano havas indicon de 12.
Ankaŭ por partoj de la Pacifika Oceano kaj la nordo de la Hinda Oceano validas uragana sezono, sed ekzistas areoj kie ciklonoj dum la tuta jaro okazas. Je la fino de la somero ofte la idealaj kondiĉoj por uraganoj ekestas en la Kariba Maro, okcidente de Meksiko, kaj en la proksimeco de la Filipinoj.
Je la 7a de oktobro 1737 en la Golfo de Bengalo ciklono viktimigis kvarona miliono da homoj. Precipe en la regiono de Bangladeŝo la danĝero estas tre granda. En 1970 okazis katastrofo kiu laŭ certaj fontoj mortigis 300 000 homojn.
En Usono la damaĝoj ĝis nun superis la atendon. Parte tion kaŭzas la korektaj veterprognozoj dank'al al vetersatelitoj, la efika komunikado kaj la entempaj evakuoj, sed tamen ankaŭ ludas bonŝanco: relative malmulte da uraganoj pasis en regionoj kie loĝas multaj homoj. Katastrofo en Usono absolute ne estas ekskludigebla.
Je la 29-a de aŭgusto 2005 la uragano Katrina kaŭzis multege da damaĝo en la usonaj ŝtatoj Luiziano, Alabama kaj Mississippi. Precipe la urboj Biloxi, Nov-Orleano kaj Mobile suferis. Al pli ol unu miliono da homoj mankas elektro kaj la unuaj mesaĝoj mencias pli ol 80 mortintoj.
Huracà | Teiffŵn | Orkan | Hurrikan | Hurricane | Huracán | Hirmumyrsky | Cyclone tropical | 台風 | 태풍 | Orkaan | Cyklon tropikalny | Тропический циклон | Tropski ciklon | Orkan | 熱帶氣旋