article

Ukrainio
Україна


-bgcolor="#FFFFBF"

-
Flag of Ukraine.svgCoat of arms of Ukraine.svg

-bgcolor="#E9E9E9"
Flago Emblemo
LocationUkraine.png | Up-map-EO.png
-bgcolor="#EEE000" Bazaj informoj
bgcolor="#E9E9E9" Oficiala lingvo ukraina lingvo
-bgcolor="#E9E9E9" Ĉefurbo Kievo
-bgcolor="#E9E9E9" Areo 603.700 km2
-bgcolor="#E9E9E9" Loĝantaro 47.732.079 (2004)
-bgcolor="#E9E9E9" Loĝdenso 80 loĝantoj/km2
-bgcolor="#E9E9E9" Monunuo hrivno
-bgcolor="#E9E9E9" Horzono UTC +2 (somere UTC +3)
-bgcolor="#E9E9E9" Interretkodo .ua
-bgcolor="#E9E9E9" Landokodo UA
-bgcolor="#E9E9E9" Telefona landoprefikso 380
-bgcolor="#EEE000" Politiko
bgcolor="#E9E9E9" Politika sistemo demokrata respubliko
-bgcolor="#E9E9E9" Ŝtatestro Prezidento Viktor Juŝĉenko (2004)
-bgcolor="#E9E9E9" Ĉefministro Julija Timoŝenko
-bgcolor="#E9E9E9" Nacia tago 24-a de aŭgusto
-bgcolor="#E9E9E9" Nacia himno Ŝĉe ne vmerla Ukraina
-bgcolor="#E9E9E9" Sendependeco
de Sovetio24-a de aŭgusto 1991
-bgcolor="#E9E9E9" Administra
Subdivido 24 provincoj,
2 municipoj
kaj unu aŭtonoma respubliko

Ukrainio (ukraine Україна *) estas ŝtato en Orienta Eŭropo. Ĝi apudas Rusion nord-oriente, Belarusion norde, Pollandon, Slovakion, Hungarion kaj Rumanion okcidente, Moldavion sudokcidente, kaj la Nigran Maron sude. La teritorio de hodiaŭa Ukrainio estis ĉefa centro de slava kulturo en la mezepoko antaŭ ĝia dividigado de variaj aliaj landoj: Moskovio Rusio, Pollando, Litovio, kaj la Osmanida imperio. Ukrainio havis mallongan periodon de sendependeco post la Rusia revolucio, poste Ukrainio estis sorbita de Sovetunio, kiam la landlimoj de la respubliko estis ekstarigitaj en 1954. Ĝi denove iĝis sendependa post la falo de Sovetio en 1991.

Ukrainio estas laŭ areo la plej granda lando de Eŭropo, se oni ne konsideras la pli grandan eŭropan parton de Rusio.

  • Kredantoj: kristanoj.
  • MEP: totala - 53 mlrd $; pokapa - 1.630 $.
  • Eksporto: metalo, maŝinindustria produktaĵo, nutraĵoj.
  • Organizoj: UNO (1945).
  • Heredaĵo: Kieva templo de S-ta Sofio, Lvova historia centro.

Historio de Ukrainio


Vidu la ĉefartikolon: Historio de Ukrainio.

Antikve, nomadoj vagis al la suda teritorio de Ukrainio el la persia regno de la Skitoj, kiu daŭris inter 7-a ĝis 2-a jarcento a.K.. Poste, en la 3-a jarcento, la Gotoj eniris al Ukrainio, formis la Ĉernjakhovan kulturon. Poste ili moviĝis okcidenten kaj venkis la Romian Imperion.

Proksimume en 880, Ukrainio estis parto de la okcidenta slava ŝtato Kieva Rusio. Ĝia ĉefurbo estis Kievo, la hodiaŭa ĉefurbo de moderna Ukrainio. Kieva Rusio estis fondita de varangoj, antikvaj Skandinavianoj. La varangoj poste sorbiĝis en la loka loĝantaro de Kieva Rusio kaj el la ŝtato venis la unua fortega dinastio de Kieva Rusio, la Dinastio Riurik.

Lingva situacio


La ukraina lingvo estas la sola oficiala lingvo, dum la rusa ankaŭ estas socie kaj kulture tre grava en Ukrainio. 73% parolas la ukrainan denaske kaj 30% parolas la rusan denaske, dum preskaŭ ĉiuj komprenas ambaŭ lingvojn. La ukraina estas ĉefe parolata en la okcidento, dum en la oriento kaj la sudo, la rusa estas pli multe uzata.

Post la sendependiĝo la ukraina iĝis pli multe uzata, dum la prestiĝo de la rusa malpliiĝis. Ekzemple, la proporcio de lernantoj, kiuj lernas en la rusa, malpliiĝis de 41% en 1995 ĝis 24% en 2004. Tamen, universitate oni ankoraŭ ĉefe uzas la rusan pro la manko de faka literaturo en la ukraina.

En multaj lokoj, ĉefe en la kamparaj regionoj meze de Ukrainio, oni parolas miks-formon el la rusa kaj la ukraina, kiun oni nomas surĵik (суржик). Surĵik-o havas ĉefe rusan vortaron, sed ĉefe ukrainan gramatikon kaj fonologion.

Esperanto en Ukrainio


Por plia informo vidu artikolon: Esperanto en Ukrainio.

Geografio


Plej grandaj urboj

Por pli granda listo, jen Listo de urboj de Ukrainio.

Regionoj

Futbalpilko Mondpokala 2006.jpg, okazantan en Germanio]]
  • Cherkas'ka (Cherkasy)
  • Chernihivs'ka (Chernihiv)
  • Chernivets'ka (Chernivtsi)
  • Dnipropetrovs'ka (Dnipropetrovs'k)
  • Donecka regiono (Donecko)
  • Ivano-Frankivs'ka (Ivano-Frankivs'k)
  • Kharkivs'ka (Kharkiv)
  • Ĥerson-a regiono (Ĥerson)
  • Khmel'nyts'ka (Khmel'nyts'kyy)
  • Kirovohrads'ka (Kirovohrad)
  • Kyyivs'ka (Kyiv)
  • Luhans'ka (Luhans'k)
  • L'vivs'ka (L'viv)
  • Mykolayivs'ka (Mykolayiv)
  • Odes'ka provinco (Odesa)
  • Poltavs'ka (Poltava)
  • Rivnens'ka (Rivne)
  • Sums'ka (Sumy)
  • Ternopil's'ka (Ternopil')
  • Vinnyts'ka (Vinnytsya)
  • Volyns'ka (Luts'k)
  • Transkarpato (Uĵgorod)
  • Zaporiz'ka (Zaporizhzhya)
  • Ĵitomir (regiono) (Ĵitomir, Korostenj)''

Eksteraj ligoj


Ukrainio | Geografio

Oekraïne | Ukraine | Ucraína | Ucrægna | أوكرانيا | Ucrania | Украіна | Украйна | Ukraina | Ukrajina | Ucraïna | ᏳᎬᎳᎢᏅ | Ukrajina | Украина | Wcráin | Ukraine | Ukraine | Ουκρανία | Ukraine | Ucrania | Ukraina | Ukraina | اوکراین | Ukraina | Ukraina | Ukraina | Ukraine | Ucrayena | Oekraïne | Ucraína - Україна | אוקראינה | युक्रेन | Ukrajina | Ukrajna | Ukraina | Ukraina | Ukrainia | Úkraína | Ucraina | ウクライナ | უკრაინა | Украина | 우크라이나 | Ukrayna | Ukrayn | Ucraina | Ukraine | Oekraïne | Ukraina | Ukraina | Украина | Ukraine | Ukraine | Ukraine | Oekraïne | युक्रेन | Oekraïne | Ukraina | Ukraina | Ukraîne | Ucraïna | Ukraina | اوکراين | Ucrânia | Ucraina | Ucrainii | Украина | Ukraina | Ukrajina | Ukraine | Ukrajina | Ukrajina | Ukraina | Украјина | Ukraina | ประเทศยูเครน | Ukraine | Ukrayna | ئۇكرائىنا | Україна | یوکرائن | Ukraina | Oucrinne | אוקרײַנע | 乌克兰 | Ukrayina

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Ukrainio".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld