Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Tempo > UTC
Universala Tempo Kunordigita, aŭ UTC, estas la tempo ĉe la nula longitudo de 0° OR. UTC estas la moderna postanto de GMT. La nomo venas el kompromiso inter CUT, el anglalingva Coordinated Universal Time, kaj TUC, el la francalingva Temps Universel Coordonné. La formo "UTC" estis neŭtrala al ĉiuj.
GMT ankaŭ estas la tempo de la nula longitudo, sed estas malsamo inter GMT kaj UTC: GMT sekvas la movadon de la Suno (aŭ, alivorte, la rotacion de la tero), dum UTC sekvas Internacian Atoman Tempon (TAI -- la mezan tempon de 200 precizaj atomaj horloĝoj tra la mondo). UTC estas kunordigita kun GMT per la iafoja aldono de supersekundo tiel, ke:
UTC - GMT < 0.9 s
La supersekundo estas necesa ĉar la rotacio de la Tero estas ĉiam plimalrapidiĝanta.
Vidu ankaŭ:
UTC | UTC | UTC | UTC | Koordinierte Weltzeit | UTC | Coordinated Universal Time Tiempo Universal Coordinado | Temps universel coordonné | Am Uilíoch Comheagartha | UTC | UTC | UTC | Tempo Coordinato Universale | 協定世界時 | Coordinated Universal Time | UTC | UTC | Tempo Universal Coordenado | Ora universală coordonată | Время гринвичского меридиана | Coordinated Universal Time | Univerzalni koordinirani čas | Coordinated Universal Time | Giờ phối hợp quốc tế | 协调世界时