Backgammonboard.jpg Triktrako (angle Backgammon, germane Trick track, france Tric trac, turke Tavla, pole Tryktrak) estas populara tabulludo por du ludantoj kun antikvaj radikoj. Ambaŭ ludantoj havas 15 ludpecojn, kiuj estas diskoj en la propra koloro (kutime nigro, ruĝo, aŭ blanko). La diskoj de la ludantoj iras laŭ malsamaj direktoj, kaj la celo de la ludo estas forigi ĉiujn proprajn diskojn de la tabulo antaŭ la ol kontraŭulo povas forigi siajn diskojn. Ludantoj estas ĝuanta ĉi tiu ludon dum multaj jarcentoj ĉar la regularo estas simpla, sed la ludo permesas multajn strategiajn elektojn.
Krome la ludo similas al unu el la plej malnovaj ludoj konataj: la Ur-ludon de 3000 a.K.Bell, R. C. Board and Table Games from Many Civilizations. Revised ed. Toronto: Oxford University Press, 1979.
La ludo estis konata de la antikvaj helenoj. La antikva helena filozofo Heraklito diris "tempo estas infano ludanta triktrakon". Ĝi restas ĝis nun la plej populara ludo en orient-mediteraneaj landoj.
En 1743, Edmond Hoyle verkis mallongan regulareton priskribantan la ludon. Dum la 20-a jarcento, la ludo tre furoris en Usono, kaj la duobliga kubo estis aldonita tie."The Origin of Backgammon", http://perso.wanadoo.fr/bckg/english/accueil.htm, 2004.
Oni ne rajtas movi diskon sur lokon, kiun okupas pli ol unu disko de la kontraŭulo.
Se ludanto movas diskon sur unuopan diskon de la kontraŭulo, tiu disko iras al la "baro" en la mezo de la tabuloj. La posedanto de disko(j) sur la baro devas movi ilin antaŭ movado de aliaj diskoj. Tiuj surbaroj diskoj devas reeniri la tabulon en la hejmareo de la kontraŭulo.
Se ĉiuj diskoj de ludanto estas en ties hejmareo (lasta kvarono), tiu ludanto rajtas movi ilin for de la tabulo, laŭ la numeroj de la ĵetkuboj. Ekz se disko estas sur la antaŭlasta triangulo, do per 2, 3, 4, 5, aŭ 6 ĝi moveblas for.
Se la ludantoj vetas pri la rezulto, tiam la duobliga ĵetkubo aldonas intereson. Antaŭ ol ludanto ĵetas siajn ĵetkubojn, oni rajtas proponi duobligi la veton. Se la kontraŭulo malkonsentas, tiu malvenkas je la aktuala veto (unue 1). Ludanto ne rajtas proponi duobligon se tiu ludanto estis la lasta kiu tiel proponis. Do la proponoj faratas alterne de ludantoj.
Табла | Backgammon | Backgammon | Vrhcáby | Backgammon | Backgammon | Τάβλι | Backgammon | Backgammon | Backgammon | Backgammon | Backgammon | שש בש | Backgammon | Backgammon | Backgammon | バックギャモン | Nerdiludium | Табла | Backgammon | Backgammon | Tryktrak | Gamão | Нарды | Backgammon | Backgammon | Backgammon | Backgammon | Backgammon | Tavla
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Triktrako".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world