Traĥeo estas spirtubo ĉe pulmaj vertebruloj, kondukanta la aeron de la faringo al la pulmoj, dividata ĉe la malsupra parto en du bronkojn.
Ĝin rigidigas C-formaj kartilagaj ringoj; inter la finoj de la C-formo troviĝas glatmuskoloj. La mukozo konsistas el plurvica cilindra epidemio kaj glandaj ĉeloj.
Traĥeo estas ankaŭ spirtubo ĉe surteraj artikuloj. Ĝi evoluas per enpenetro de la ektodermo. Ĝi dividiĝas plurfoje en la korpo kaj kondukas aeron direkte al la organoj, preskaŭ al la ĉeloj.
Traĥeo nomiĝas ankaŭ la akvokonduka tubeto en la plantoj. Ĝi formiĝas per kunfandiĝo de ĉeloj unu super la alia.
vidu:
Luftröhre | Trachea | Tráquea | Trachée | קנה הנשימה | 気管 | Trachėja | Luchtpijp | Tchawica | Traqueia | Трахея | 气管