article Related Topics:
Teronoh
 

Jen temas pri la planedo Tero. Aliaj artikoloj parolas pri tero kun la signifoj grundo, kontinento kaj tero (elektro).


(Alia, pli granda bildo)
Tero
tero20021126.jpg
Tero, vidita je la 26-a de novembro 2002 je 12.31 UTC.
  • Nomo: Tero (Sol III)
  • Diametro: 12.745,591 km
  • Maso: 5,976 . 10 24 kg
  • Loko: la 3-a planedo, 149,6 milionoj km for de la centro de Suno (1,0 AU, laŭ defino).
  • Tago: 86,4 ks (24h 0m 0s)
  • Jaro: 31 556 926 s (365,2422 tertagoj)
  • Gravito: 9,8 m/s2
  • Koloro: blua
  • Temperaturo: 281 K (260 K – 310 K)
  • Atmosfero: 78% nitrogeno, 21% oksigeno, 1% argono (premo: 1000 mb)
  • Lunoj: 1: Luno
  • Eltrovinto: Koperniko en 1543
  • Naskiĝtago: antaŭ 4,6 miliardoj da jaroj.

Tero, frat-planedo de Venuso kaj Marso, estas la tria planedo for de la Suno, kaj la hejma planedo de homo. Sur Tero, akvo ekzistas kiel likvo, tial vivo estas ebla. Laŭ homa scio, Tero estas la sola planedo kiu efektive subtenas vivon. Dum Venuso estas tro varmega kaj Marso estas tro malvarmega, Tero ŝajne estas ĝusta por vivo. (Marso eble unufoje subtenis vivon, dum ĝia pli varma juneco, sed ne nun).

La ĉefa formo de vivo estas bakterio. La ĉefa animalo estas la insekto, precipe la skarabo. Antaŭ kelkaj milionoj da jaroj aperis homo, la unua vivo inteligenta (laŭ nia scio kaj estimo. Eble la delfino ankaŭ estas inteligenta). Inteligenta, sed eble ne sufiĉe saĝa por eviti sian memdestruon. La manko de signo de inteligenta vivo el aliaj planedoj kaj steloj sugestas ke inteligenta vivo estas aŭ tre rara aŭ tre memdestruema.

Tero havas unu grandan lunon. Ĝi estas tiel granda ke iuj supozas ke Tero estis frakasita en du partojn, la pli malgranda parto fariĝinte la luno. Teranoj unuafoje atingis la lunon en 1969.

Tero unuafoje estis rekonita kiel planedo de Koperniko. Antaŭ Koperniko, homoj plejparte kredis ke la Tero estis la centro de la Universo, ne astro moviĝanta tra la kosmo. Simile, oni ankaŭ dum longa tempo pensis, ke la tero estas plata.

Historio:

La datoj estas laŭ miliardoj da jaroj antaŭ nun:

Por kaŭzo mistera, iam okazas grandaj mortiĝoj, profunde ŝanĝante la aspekton de tero viva. La lasta okazis antaŭ 65 milionoj da jaroj kaj formortigis la dinosaŭrojn, kaj eble estis kaŭzita de falego de asteroido. La plej granda mortiĝo okazis antaŭ 248 milionoj da jaroj: 90% da animalaj specoj mortiĝis, lasinte la reptiliojn superi sur tero seka. Alia mortiĝo okazis antaŭ 438 milionoj da jaroj.


Vidu ankaŭ:


Tersciencoj, terhistorio, geologia temposkemo, mitoj pri Tero

Sunsistemo

Aarde | Erde | Eorðe | أرض | Tierra | Зямля | Земя | পৃথিবী | Douar (planedenn) | Zemlja (planeta) | Terra | Země | Zemia | Daear | Jorden | Erde | Γη | Earth | Tierra | Maa (planeet) | Lurra | زمین | Maa | Jørðin | Terre | Ierde | Terra (planeta) | પૃથ્વી | כדור הארץ | पृथ्वी | Zemlja | Föld | Terra | Bumi | Daga (planeta) | Tero | Jörðin | Terra | 地球 | terdi | დედამიწა | Ntoto | 지구 | Erd | Dor | Terra | Äerd | Eerd | Mabelé | Žemė | Zeme | Земја | Bumi | Art | Cemānāhuac | Eer | Eerde | पृथ्वी | Aarde (planeet) | Jorda | Jorden | Tèrre | Yatu | Ziemia | Terra | Phuv | Pământ | Земля | Terra | The Yird | Zemlja | Earth | Zem | Zemlja | Toka | Земља (планета) | Marcapada | Jorden | Ardhi | பூமி | โลก | Daigdig | Yer (gezegen) | اغايلىماق (ئاسترونومىيە) | Земля (планета) | Trái Đất | 地球 | Tē-kiû | 地球

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Tero".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld