Tennis ball.jpg | Tennis racket.jpg | Tennis net.jpg Teniso estas pilkosporto, kutime ludata de du homoj, sed ankaŭ foje de kvar homoj (para teniso). Specifa para ludo estas la mikspara ludo, kiam ĉiu teamo konsistas el unu viro kaj unu virino.
Dum la ludo la ludantoj ĉiam devas revenigi la pilkon per siaj rakedoj al la kampo de la oponanto, provante samtempe malebligi tion al la oponanto(j).
La anglo Sir Peter Breitenbach patentigis en la jaro 1874 sian tenison, kiun li nomis Sphairistike kaj starigis regulojn. La ĝis nun uzata teniso kreiĝis, kun novaj reguloj dum la unua teniskonkurso en Wimbledon (Londono) en julio 1877.
Por gajni ludaron, oni bezonas gajni 6 aŭ 7 ludojn, depende de la situacio: 6 ludoj sufiĉas por gajno de ludaro kiam la kontraŭulo gajnis maksimume kvar ludojn. Alikaze oni bezonas sep ludojn. Tamen, kiam la poentaro de ludoj estas 6:6, la decidiga ludo ne estas kutima ludo, sed speciala decidludo.
Ene de ludo, oni gajnas poentojn per la gajno de interbatoj. Ludanto gajnas interbaton, kiam la oponanto ne sukcesas revenigi la pilkon en lian kampon. Oni nombras la poentojn ene de ludo per la serio 0, 15, 30, 40 (ekzemple, se ludanto gajnis du interbatojn, li havas 30 poentojn). Oni gajnas ludon, kiam oni havas 40 poentojn kaj tiam gajnas la sekvantan interbaton. Tamen, kiam la poentaro estas 40:40, oni diras ke estas egaleco. Tiam ankoraŭ necesas du pluraj interbatoj por gajni la ludon. Kiam ludanto gajnas unu interbaton post egaleco, oni diras ke estas lia avantaĝo. Post la avantaĝo povas sekvi aŭ gajno de la ludo, aŭ denove egaleco.
كرة المضرب | Тенис | টেনিস | Tenis | Tennis | Tenis | Tennis | Tennis | Αντισφαίριση | Tennis | Tenis | Tennis | Tenis | تنیس | Tennis | Tennis | Tennis | Leadóg | טניס | Tenis | Tenis | Teniso | Tennis | テニス | ಟೆನ್ನಿಸ್ | 테니스 | Tennis | Тенис | Tenis | Tennis | Tennis | Tenis | Ténis | Теннис | Tenis | Tennis | Tenis | Tenis | Tenisi | Тенис | Tennis | டென்னிஸ் | Tenis | چويلا توپ | Теніс | 網球