Televido estas sistemo de telekomuniko por sendado de movbildoj kaj sono trans distanco. Etimologie, ĝi estas hibrida vorto, devenante el la greka bazvorto tele (signifanta "malproksime") kaj la latina video (signifanta "mi vidas"). Oni povas mallongigi ĝin kiel TV. (Joxemari Sarasua ekuzis en traduko el la eŭska publikigita en Fonto la slangan mallongigon teleo). Braun_HF_1.jpg La aparato, kiu ricevas kaj montras la sendatajn signalojn, nomiĝas televidilo. Televidon rilatas verboj spekti kaj zapi.
La disvolviĝo de la televido okazis laŭ du ideoj: la elektron-meĥanika televido kaj la posta pure elektrona televido. El la posta venas ĉiuj modernaj televidoj, tamen ili disvolviĝis el la meĥanika metodo.
Ekde 1907 ĝis 1910, Boris Rosing kaj sia studento Vladimir Zvorykin montris televid-sistemon kiu uzis meĥanika spegul-tamburan skanilon en la dissendilo kaj katodradian tubon en la ricevilo. Mosing malaperis dum la Rusia revolucio de 1917, sed Zworykin poste laboris kun RCA por krei tute elektronika televido, tamen la desegno de tiu televido atencis patentojn de Philo Taylor Farnsworth.
Grava antaŭlaboro por la evoluo de la elektronika televido estis la katodradia tubo, kiun en la jaro 1897 evoluigis Ferdinand Braun kune kun Jonathan Zenneck.
La unuan elektronikan televidan bildon transsendis en 1926 Takayanagi Kenjiro (Japanio) kiu tiucele alikonstruis la katodradian tubon.
Tutelektronikan sistemon unue prezentis Philo Taylor Farnsworth en la aŭtuno de 1927. Li estis mormona filo de farmisto el Rigby (Idaho) kiu komencis elpensi sian sistemon je aĝo de 14 jaroj. Li diskutis sian ideon kun sia altlerneja kemi-instruisto, kiu ne povis pensi iun kialon, ke ĝi ne estis ĝuste. Li daŭre klopodis pri la ideo ĉe Brigham Young Akademio (nun Brigham Young Universitato). Kiam li estis 21-jaraĝa, li montris funkciantan sistemon en sia laboratorio en Sanfrancisko. Lia sistemo liberigis la televidon el sia dependo je turniĝantaj diskoj kaj aliaj meĥanikaj partoj. Ĉiuj modernaj katodradiaj tuboj rekte devenas el tia ellaboraĵo.
Ankaŭ Vladimir Zvorykin oni iufoje nomas patro de la elektrona televido, pro lia invento de la ikonoskopo en 1923 kaj de la kineskopo en 1929. Lia desegno estis unu el la unuaj kiuj montris televidan sistemon kun la trajtoj de modernaj katodradiaj tuboj. Lia antaŭa laboro kun Rosing por elektronmeĥanika televido transigas profundan komprenon kiel produkti elektronan sistemon. Tamen, lia patenta pretendo estis malvalidigita pro tri faktoj: 1) La 1923-a patento de Dworkin montris nekompletan desegnon, kaj ne funkciis ĝis 1933; 2) La 1923-a patento estis ne donita ĝis 1938, post ĝi estis serioze refarita; 3) Zvorykin vizitis la laborotorion de Farnsworth dum li ellaboris siaj desegnoj por RCA Ĝis hodiaŭ regas kontroversa debato, ĉu Farnsworth aŭ Zvorykin unue inventis la modernan televidon.
La unuan tute elektronikan televidan tubon de Eŭropo publike prezentis Manfred Von Ardenne en la jaro 1931.
(ankaŭ germane)
تلفزيون | Телевизия | Televizija | Tv | Fernsehen | Τηλεόραση | Television | Televisión | تلویزیون | Televisio | Télévision | טלוויזיה | Televiziono | テレビ | Televîzyon | Televizija | Televisyen | Kiekschapp | Televisie | Guckbax | Telewizja | Televisão | Televiziune | Television | TV | Telebisyon | 电视
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Televido".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world