article

Botaniko > Asteracoj > Sunfloro < Agrikulturo


Helianto.jpg

La sunfloro (Helianthus annuus, L. 1753) estas jara planto kiu apartenas al la familio Asteracoj, kun granda infloresko kapitula.

La trunketo povas atingi trimetran altecon, dum la diametro de la kapitulo povas atingi 30 centimetrojn.

La komuna nomo (sunfloro) devenas el la ago de la kapitulo kiu moviĝas dum la tago direktante sin al suno. Tiu ĉi konduto nomiĝas suntropismo.

Historio


La sunfloro originas el Ameriko kie estis kultivata ekde la 1000a a.K.. Francisco Pizarro malkovris, ke la Inkaoj rigardis la sunfloron kiel bildon de ilia dio de la suno. Komence de la 16a jarcento oni portis en Eŭropon kaj oraj reproduktaĵojn de la floro, kaj ties semoj.

Priskribo


La vorto sunfloro estas ankaŭ uzata por montri la aliajn plantojn kiuj apartenas al genro "Helianto", multaj el ili estas eternaj.

Tiu, kiun oni konsiders esti la floro, estas la kapitulo komponita de amasado de multnombraj floroj. La eksteraj floroj estas la "floroj de la petaloj" kaj ili povas estis flavaj, brunaj, oranĝaj aŭ de aliaj koloroj. Tiuj ĉi floroj tamen estas sterilaj. La floroj kiuj plenigas la kapitulon nomiĝas "floroj de la disko".

La ordigo de la floroj en la disko okazas laŭ ora proporcio.

Skemo de la spiraloj

La floroj de la disko maturiĝas kaj iĝas semoj. Tamen, tiu kiu komune nomiĝas semo estas la frukto (akeno) de la planto, kun la veraj semoj ĉirkaŭitaj de ŝelo maldigestebla.

Image:Sunflower opening 1-KayEss-2.jpeg|Unua fazo de la florformado Image:Sunflower opening 2-KayEss-2.jpeg|La floro ankoraŭ ne malfermiĝis, sed ĝi jam orientiĝas al suno Image:Sunflower opening 3-KayEss-1.jpeg|Ĝi preskaŭ finfloras Image:Sunflower opening 4-KayEss-2.jpeg|Ĝi finfloris

Uzoj


  • en ĝardenoj kiel ornamplanto
  • por elĉerpi oleon kuiruzan.
    • Konsisteco de ties oleo
    • Produktad-statistikoj


Asteracoj

عباد الشمس | Mirasol | Слънчоглед | Gira-sol | Sonnenblume | Sunflower | Helianthus annuus | Auringonkukka | Tournesol | חמנית | Napraforgó | Bunga Matahari | Helianthus annuus | ヒマワリ | 해바라기 | Helianthus annuus | Zunneblomme | Zonnebloem | Girassol | Solros | Ayçiçeği | ئاپتاپپەرەس | 向日葵

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Sunfloro".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld